Graflando Tipperary
Graflando Tipperary | |||
Irlande: | Contae Thiobraid Árann | ||
---|---|---|---|
| |||
Geografia situo | 52° 38′ N, 7° 0′ U (mapo)52.633333333333-7Koordinatoj: 52° 38′ N, 7° 0′ U (mapo) | ||
eksa administra teritoria unuo • graflando de Irlando | |||
Statistikoj | |||
Provinco: | Munster | ||
Ĉefurbo: | Nenagh (norde) Clonmel (sude) | ||
ISO-kodo: | IE-TA | ||
Areo: | 4 303 km² | ||
Loĝantaro (2006): |
149 244[1] | ||
retejo: www.tipp.ie | |||
La graflando Tipperary (irlandlingve Contae Thiobraid Árann) estas unu el la graflandoj de la Respubliko Irlando, lokita en la provinco Munster. Ĝia areo atingas 4303 km².
La graflando famiĝas pro siaj puraj ĉevaloj (Coolmore Stud estas la plej granda ĉevalbredejo de la mondo) kaj siaj produktivaj terenoj.
Nord- kaj Sud-Tipperary
Ĉiuj registaraj oficejoj de Irlando partigas la graflandon laŭ du apartaj administraj areoj : Nord-Tipperary, kun Nenagh kiel ĉefurbo, kaj Sud-Tipperary, kun la ĉefurbo Clonmel. Tiu subdivido datiĝas de 1898.
Historio
Tipperary fariĝis mondkonata dum la Unua Mondmilito por la anglalingva kanto "It's a long way to Tipperary" (Estas longa vojo ĝis Tipperary), ĉar multaj irlandaj soldatoj en la brita armeo venis de la graflando.
En parto de Tipperary, Sulchóid (angle Solohead) komencis la Irlanda Milito de Sendependeco la 21-an de januaro 1919.
Urboj kaj vilaĝoj
- Cahir - An Chathair
- Carrick-on-Suir - Carraig na Siúire
- Cashel - Caiseal
- Clonmel - Cluain Meala
- Cloughjordan - Cloch Shuirdain
- Fethard - Fiodh Ard
- Kilkieran - Cill Chiaráin
- Nenagh - An tAonach
- Roscrea - Ros Cré
- Templemore - An Teampall Mór
- Thurles - Durlas
- Tipperary - Tiobraid Árann
Referencoj
Vidu ankaŭ
|