Gramatika tempo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En gramatiko, la gramatika tempotenso referencas al tempo referenca de frazo, kaj povas diferenciĝi en du ĉefaj tipoj:

a) la absoluta tempo, mezurita el la parolanto rilate al la momento de la agado aŭ diraĵo.
b) la relativa tempo, mezurita rilate al la menciita absoluta tempo.

La absolutaj tempoj siavice kutime apartiĝas neformale en tri momentoj: pasinto, prezenco kaj estonto. Tiuj tri eblaj valoroj priskribas la intuiciajn ideojn de antaŭ/antaŭa, nuna/samtempa, posta/poste. Konsiderinte du okazaĵojn la gramatika tempo esprimas ĉu unu okazas antaŭ la alia (la unua estas pasinta rilate al la dua), ĉu ambaŭ estas samtempaj (la unua estas prezenca rilate al la dua kaj inverse) aŭ ĉu unu el ili okazas post la alia (la unua estas estonta rilate al la dua).

Kelkaj lingvoj identigas foje prezencon kaj estonton kiel ununura gramatika tempo (pasinto/nepasinto) kaj aliaj enkondukas diferencojn inter malproksima pasinto kaj ĵusa pasinto kaj aliflanke inter tuja estonto kaj malproksima estonto.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bybee, Joan L., Revere Perkins, and William Pagliuca (1994) The Evolution of Grammar: Tense, Aspect, and Modality in the Languages of the World. University of Chicago Press.
  • Comrie, Bernard (1985) Tense. Cambridge University Press. [ISBN 0-521-28138-5]
  • Downing, Angela, and Philip Locke (1992) "Viewpoints on Events: Tense, Aspect and Modality". In A. Downing and P. Locke, A University Course in English Grammar, Prentice Hall International, 350--402.
  • Guillaume, Gustave (1929) Temps et verbe. Paris: Champion.
  • Hopper, Paul J., eld. (1982) Tense-Aspect: Between Semantics and Pragmatics. Amsterdam: Benjamins.
  • Smith, Carlota (1997). The Parameter of Aspect. Dordrecht: Kluwer.
  • Tedeschi, Philip, and Anne Zaenen, eds. (1981) Tense and Aspect. (Syntax and Semantics 14). New York: Academic Press.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tiempo gramatical en la hispana Vikipedio.