Grana Padano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grana padano kun fromaĝa tranĉilo
peco de Grana padano

Grana Padano estas malrapide maturiĝanta, duongrasa malmola fromaĝo el Padio kaj kelkaj aliaj areoj de Norda Italio difinitaj per itala juro.[1]

Historio[redakti | redakti fonton]

La fromaĝo ekestis ĉirkaŭ la jaro 1000, verŝajne en 1135[2] en la mezo de suda Lombardio, kiam cistercianaj monaĥoj devis konservi troan lakton en la monaĥejo Chiaravalle Milanese de Milano. En la 12-a jarcento fondiĝis pluraj fromaĝejoj, kiuj produktis malmolan fromaĝon de grajnosimila strukturo je nomo „grana“ (de la itala vorto granuloso 'grajnosimila'). Pro la populareco de la fromaĝo en Lombardio plimultiĝis la produktado, kaj pro la longa konservebleco de la produkto bone eblis vendi ĝin ankaŭ en pli foraj regionoj, tiel ke tra jarcentoj la negocado per la fromaĝo forte influis la regionan ekonomion.

La prepara metodo de la fromaĝo nur malmulte ŝanĝiĝis tra la jarcentoj kaj igis ĝin unu el la plej popularaj kaj plej ofte imitataj fromaĝoj en la mondo.

Produkta areo[redakti | redakti fonton]

La fromaĝo rajtas produktiĝi nur en la provincoj kaj metropolaj urboj Alessandria, Asti, Biella, Cuneo, Novara, Torino, Verbania, Vercelli, Bergamo, Brescia, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantovo maldektre de la rivero Pado, Milano, Monza, Pavia, Sondrio, Varese, Trento, Padovo, Rovigo, Treviso, Venecio, Verono, Vicenza, Bolonjo dekstre de la rivero Reno, Ferrara, Forlì-Cesena, Piacenza, Raveno kaj Rimini. Krome, la lakto rajtas veni el la areo de la komunumoj Altrei, Laurein, Proveis, Unsere Liebe Frau im Walde-St. Felix kaj Truden de la aŭtonoma provinco Suda Tirolo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. "identeca karto" de la retejo granapadano.com. Arkivita el la originalo je 2010-08-15. Alirita 2016-10-04.
  2. ĉapitro "historio" en la retejo granapadano.com. Arkivita el la originalo je 2010-08-14. Alirita 2016-10-04.
  3. teksto "produkta areo" en la retejo granapadano.com. Arkivita el la originalo je 2010-08-15. Alirita 2016-10-04.