Metropola urbo Milano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Metropola urbo Milano
metropola urbo de Italio • Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono: Lombardio (2005)
Kodo laŭ ISO 3166-2: MI
Areo: 1 984 (2005) km²
Ĉefurbo: Milano
Loĝantaro: 3 707 000 (2005)
Loĝdenso: 1 869 (2005) loĝ./km²
Kvanto de komunumoj: 189 (2005)
Poŝtkodo: 20121-20162 Milano; 20010-20099
Kodo laŭ ISTAT: 015 (2005)
Telefona prefikso: 02, 039, 0362
Retpaĝo: http://www.provincia.milano.it/
Mapo
Mapo

LandoItalio
RegionoLombardio

ĈefurboMilano
- koordinatoj45° N, 9° O (mapo)45.46429.19034
Areo1 575,65 km² (157 565 ha) [+]

Loĝantaro3 202 397 [+] (30-a de majo 2015)
Denseco2 032,43 loĝ./km² [+] [+]

GuberniestroGiuseppe Sala
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]
Poŝtkodo20121-20162 Milano, 20001-20099 altri comuni [+]

Metropola urbo Milano (Tero)
Metropola urbo Milano (Tero)

Metropola urbo Milano (Lombardio)
Metropola urbo Milano (Lombardio)
DEC
Metropola urbo Milano
Metropola urbo Milano

Map
Metropola urbo Milano

Vikimedia Komunejo:  Metropolitan city of Milan [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

La provinco Milano, oficiale nomata Metropola urbo Milano, estas provinco en regiono Lombardio, en norda Italio, kun pli ol tri milionoj kaj okcent mil loĝantoj. Ĝia ĉefurbo, Milano, estas la dua urbo laŭ loĝantaro en Italio, post la nacia ĉefurbo, Romo. Post fondo de la nova provinco Monza kaj Brianza la provinco Milano perdis 55 komunumojn kaj ĉirkaŭ 850 000 loĝantojn, en decembro 2009 pliajn 5 komunumojn. Ekde la 1-a de januaro 2015 ĝi oficiale havas la nomon Metropola urbo Milano, itale Città Metropolitana di Milano. La teritorio de sume 3514 kvadratkilometroj restis la sama kiel en 2014. Fine de novembro 2015 la metropola urbo havis 1 013 513 loĝantojn en 134 komunumoj.

La provinco Milano samlimas la provincon Varese, la provincon Como kaj la provincon Monza kaj Brianza norde, la provincon Bergamo, la provincon Kremono kaj la provincon Lodi oriente, la provincon Pavio sude, kaj la provincon Novaro (en Piemonto) oriente.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La teritorio de la provinco Milano lokiĝas en centr-okcidenta Lombardio, kaj okupas parton da la Pada Ebenaĵo troviĝanta inter la rivero Tiĉino okcidente kaj la rivero Adda oriente.

Trairas la provincan teritorion ankaŭ multaj malgrandaj riveroj, kiel Lambro kaj Olona; aldone estas reto da navigkanaloj konataj kiel navigli (Naviglio Grande, Naviglio Martesana, Naviglio Pavese).

Ĉefaj urboj[redakti | redakti fonton]

Sekvas listo de la kvin urboj de la provinco kun plej multaj loĝantoj.

1 Milano (Milano) 1 299 400 loĝ.
2 Sesto san Giovanni [sesto sanĝovani] 83 400 loĝ.
3 Cinisello Balsamo [ĉinizelo balsamo] 73 900 loĝ.
4 Legnano [lenjano] 56 200 loĝ.
5 Rho [ro] 51 200 loĝ.

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Lombardio

Flago de Italio Flago de Lombardio

BG Bergamo - BS Breŝo - CO Como - CR Kremono - LC Lecco - LO Lodi
MN Mantovo - MI Milano - MB Monza kaj Brianza - PV Pavia - SO Sondrio - VA Varese