Britio (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda Britio (insulo))
Tiu ĉi artikolo traktas la geografian insulon de Granda Britio. Vidu ankaŭ Britio (apartigilo).
Britio
Situo ene de la Britaj insuloj
Situo ene de la Britaj insuloj
insulo
Akvejo Atlantiko
Insularo Britaj Insuloj
Geografia situo 53° 50′ N, 2° 25′ U (mapo)53.833333333333-2.41666666666671345Koordinatoj: 53° 50′ N, 2° 25′ U (mapo) f1
Britio (Britio)
Britio (Britio)
DEC
Britio
Britio

Map

Areo 229 850 km² [1]
Plej alta loko Ben Nevis
1 345 mf5
Loĝantaro 60 462 600 (2010)
263 loĝ./km²
Ĉefurbo Londono
Satelita bildo
Satelita bildo
vdr

Britio, Britujogranda Britio (angle Great Britain, kimre Prydain Fawr) estas insulo en la okcidenta Eŭropo. Ĝi estas unu el la insuloj de la brita insularo kaj la plej granda insulo en Eŭropo. Ĝi dividiĝas inter la komponantaj landoj Anglio, Skotlando kaj Kimrio. Kune kun Nord-Irlando, Britio estas unu el la du ĉefaj regionoj de la Unuiĝinta Reĝlando.

Pro areo de 229.893 km2, Granda Britio estas la oka plej granda insulo en la mondo.

La esprimo Granda Britio foje estas uzata kiel sinonimo por Britio: tiu tamen ne estas preciza. En la mezepoka angla lingvo, estis du lokoj nomataj "Britain" - Britio kaj Bretonio. Oni aldonis la vorton "Great" al la britia nomo por indiki la pli grandan lokon, dum la nomo por Bretonio fariĝis "Brittany" - la sufikso "-y" estis samvalora al la esperanta "-et". Kaj en la franca ili estas "Grande-Bretagne" kaj "Bretagne".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]


Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Großbritannien: Geografie und Landkarte. goruma.de. Alirita 2021-10-24, laŭ la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]