Granda Sinagogo de Satu Mare

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda Sinagogo en Satu Mare estas historia monumento de la urbo.

Granda Sinagogo en Satu Mare (maldekstre)

Historio

En la iama hungara urbo Szatmárnémeti (nun Satu Mare) la judoj havis resume 28 sinagogojn aŭ preĝdomojn. La unua sinagogo ekfunkciis en tiu loko en 1858, en 1869 ĝi iĝis oficiale ortodoksa sinagogo. Nun estas videblaj nur 2 sinagogoj en la urbo, la foto montras ilin. La Granda Sinagogo konstruiiĝs inter 1891-1892. En 1944 germanoj kaj hungaroj deportis la judecon al Aŭŝvico. Post la 2-a mondmilito dum dominado de Rumanio iom da judoj elmigris al Palestino. Apud la sinagogo estas ankaŭ memorejo pri la pereintaj judoj.

Konstruaĵo

Fasado de la sinagogo

La eklektika aŭ precipe maŭra sinagogo situas sola laŭ la strato, malantaŭe oficejo por judoj situas. La sinagogo havas 800 sidlokojn. Ĝi tre similas al sinagogo de Nagyvárad - nuntempa Oradea - konstruita samtempe. La fasado havas 3 partojn kun po 1 enirejoj. Interne por la virinoj galerio en 3 flankoj troviĝas. En mezo de la konstruaĵo estas la predikejo. La ortodoksa rito ne permesis la orgenon kaj koruson, tial ili mankas.

Apud la sinagogo memorejo pri la holokaŭsto etendiĝas.

Vidu ankaŭ

Fontoj