Granda trajnprirabo (1963)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La granda trajnprirabo de 1963 (angle: The Great Train Robbery) estis sensacia prirabo de poŝttrajno en Britio nokte je la 8-a de aŭgusto 1963, dum kiu estis ŝtelitaj 2,6 milionoj da britaj pundoj. Ĝi okazis ĉe Ledburn en Buckinghamshire ĉe ponto Bridego Railway Bridge. (51° 52′ N 0° 40′ U / 51.867 °N, 0.667 °U / 51.867; -0.667 (mapo)Koordinatoj: 51° 52′ N 0° 40′ U / 51.867 °N, 0.667 °U / 51.867; -0.667 (mapo))

La plej granda parto de la ŝtelita mono ne estis retrovita. La granda trajnprirabo dum pli ol 40 jaroj restis la plej granda rabado (ĝis la rabado de deponejo Securitas de 2006 en Kent).

Ĉar la rabistoj uzis inteligenton kaj ne pafilojn aŭ grandan perforton, la publiko relative simpatie reagis al la rabado kaj multaj vidis en ĝi modernan robinhudaĵon.

Rabado[redakti | redakti fonton]

La 8-an de aŭgusto 1963 je la 3:05, trajno de la Royal Mail el Glasgow al Londono estis haltigita per du manipulitaj haltsignaloj[1]. Kiam la trajno devis halti, la vicpiloto David Whitby eliris la trajnon kaj per proksima telefono klopodis ekscii la kaŭzon por tiu ĉi eksterordinara halto, sensukcese, ĉar la telefonkabloj estis tranĉitaj. Revenante al la trajno li estis subenĵetita de la trajndigo[2].

La bando gvidata de Bruce Reynolds sturmis la trajnon, ĉiuj kamuflitaj per bivakhaŭboj kaj en gantoj. Laŭ la scio de 2007 estis 15 aŭ 16 viroj, inter ili Bruce Reynolds mem, Gordon Goody, Buster Edwards, John Daly, Ronnie Biggs, Tommy Wisbey, Charlie Wilson, Roy James, Robert Welch, Jimmy Hussey, Roger Cordrey kaj Jimmy White, plus supozeble tri pliaj, kiuj restis neidentigitaj ĝis hodiaŭ. Krome emerita lokomotivestro.

Ili malkuplis la simplajn letervagonojn kaj pluveturigis la lokomotivon kun du valoraĵvagonoj. Estis planite, ke pluveturigu la trajnon la emerita lokomotivisto, kiun Ronald Biggs estis invitinta partopreni la rabadon. Sed montriĝis, ke la emerito ne sukcesis ekirigi la trajnon, kaj la bando revigligis la lokomotiviston Jack Mills kaj devigis lin stiri la trajnon al ponto Bridego Bridge. Tie, farante homĉenon, ili malŝarĝis 120 mon-sakojn kun 2,5 tunoj da mono en la atendantajn aŭtojn. Forirante ili minacis la poŝtoficistojn ne pli frue ol post duona horo kontakti la policon – kio poste estis indikaĵoj por la polico, kie serĉi la kaŝejon.

Kvankam neniu uzis pafilon, la lokomotivisto Jack Mills estis severe batita sur la kapon per fera stango, de kio li resaniĝis sed tamen retenis traŭmon kaj konstantajn kapdolorojn por la resto de sia vivo kaj ne plu reoficiĝis. Li mortis en 1970 pro leŭkemio.

En normalaj tagoj la trajno transportus ĉ. £ 300.000, sed pro feria tago en Skotlando ĝi transportis multe pli. Tion eksciinte la bando elektis ĝuste tiun tagon por la rabado. Estis ŝtelitaj 2,6 milionoj da pundoj en malgrandaj uzitaj kaj ne registritaj bankbiletoj (£ 1, £ 5 kaj £ 10). Ekzakte estis £ 2.631.784 – ekvivalentaĵo de hodiaŭaj € 50 milionoj. [3]

Esplorado kaj kaptado[redakti | redakti fonton]

Dum kvar tagoj la polico vane serĉis "varmegan spuron", ĉar la banditoj dum la rabado portis gantojn kaj maskojn kaj sukcesis rapide sekurigi la rabitan monon en malsuspektan farmdomon Letherslade apud Oakley, kiu sufiĉe proksimis al la rabejo por esti atingebla antaŭ la atendebla polica barado de la stratoj.

Nur pro anonima (?) indiko la polico trovis la farmbienon kvin tagojn post la rabado, sed la banditoj jam estis for. La bando uzis la domon por kaŝiĝi dum la tempo de vojkontroloj, sed la plano bruligi la domon poste ne realiĝis. Tiel la polico trovis ne forigitajn fingrospurojn – kelkajn el ili sur Monopoly-ludo, evidente uzita per la reala mono el la rabado.

13 el la bando fakte kaptiĝis. La proceso kontraŭ ili okazis en Aylesbury, ĝi estis rekorde longa kaj finiĝis per drakonaj verdiktoj je la 16-a de aprilo 1964: 30 jaroj da prizono por Biggs, Goody, Hussey, James, Welch, Wilson kaj Wisbey, 14 por Boal kaj Cordrey. Brian kaj Leonard Field estis kondamnitaj al 5, Wheater al 3 jaroj en prizono. William Boal laŭ aserto de ĉiuj tute ne apartenis al la bando, sed ricevis verdikton kaj 1968 mortis en malliberejo. John Daly (bofrato de Bruce Reynolds) estis bandano, sed kiel sola de la akuzitoj deklarita senkulpa – pro manko de pruvoj.

Bruce Reynolds post fuĝado tra Francio kaj Meksiko estis kaptita en Britio nur en 1968, li restis en prizono dum 10 jaroj. Ronald Biggs kaj Charlie Wilson sukcesis liberigi sin el la prizono. Wilson estis rekaptita en 1968 en Kanado. Li restis en malliberejo dum 10 jaroj. En 1978 li estis ellasita el prizono, lasta el la rabistoj, kaj poste vivis en Hispanio. Oni trovis lin ,ortpafita la 23-an de aprilo 1990 ĉe lia naĝejo, suspekteble mortigita de drogomafio. Buster Edwards mem transdonis sin al la polico en 1968, ĉar li ne plu eltenis la daŭran fuĝon.

Plej spektakla estis la sorto de Ronnie Biggs. Spite al sia malgrava rolo en la bando, li ricevis verdikton de 30 jaroj kiel la aliaj. Post 15 monatoj en malliberejo li sukcesis elprizoniĝi, fuĝis al Francio, poste al Aŭstralio, kie li vivis normalan vivon kun edzino kaj filoj, ĝis la polico eltrovis lian adreson kaj li plufuĝis al Rio de Janeiro. Detektivo Jack Slipper trovis kaj kaptis lin tie en 1974, sed Biggs ne povis esti ekstradiciita, ĉar li iĝis patro de brazila infano. Rezulte li povis vivi en Brazilo komplete ne tuŝebla de la brita polico (pli ĉe Ronnie Biggs).

Laŭ aserto de Reynolds en televida intervjuo de marto 2007[4] dek el la bando ankoraŭ vivas kaj unu el la tri nekonataj. Sed escepte de Biggs kaj Reynolds ĉiuj komplete malaperis el publika atento.

Sekvoj[redakti | redakti fonton]

Rekta rezulto de la rabado estis ŝanĝo en la regularo de la brita fervojo. Tiutempe estis devige, ke la lokomotivistoj kontaktu la kontroliston de la trajnsignaloj telefone, kio – en tempo sen moveblaj telefonoj – signifis malŝlosadon de la lokomotivo kaj eliron de unu persono el la lokomotivista ĉelo, do – du riskaj punktoj. La nova regulo devigis ne forlasi la ĉelon kaj teni la pordojn ŝlositaj. Ĝi restis valida ĝis la lasta fervoja poŝttransporto (Travelling Post Office – moviĝanta poŝtoficejo) la 9-an de januaro 2004. Poste poŝto estis transportita nur per aviadiloj.

La rabado estis esplorita de Detective Chief Superintendent Jack Slipper de Metropola Polico. Li sukcesis kapti 12 el la bando ene de kelkaj monatoj. Li sekvis la spurojn de Biggs tra Francio, Aŭstralio, Brazilo, kie li kaptis lin en 1974, sed ne povis liveri lin al Britio, ĉar Brazilo rifuzis la ekstradicion de Biggs, kiu iĝis patro de brazila infano. (Kroma kaŭzo estis la manko de reciprokeco en la brazila-brita kontrakto pri ekstradicio.) La policisto tiom engaĝiĝis en la kazo de la Granda trajn rabado, ke li daŭrigis spurigi la fuĝintajn rabistojn eĉ post sia emeritiĝo. Slipper mortis pro kancero la 24-an de aŭgusto 2005 en aĝo de 81.

El la rabita mono nur 330.000 pundoj estis retrovitaj, ĉirkaŭ naŭono. Tiuj, kiuj sukcesis kaŝi sin dum longa tempo (Biggs, Reynolds, Edwards), certe elspezis multon el sia parto por la fuĝo, sed ankaŭ la aliaj supozeble devis aĉeti silenton kontraŭ altaj sumoj. Kio ne estis elspezita ĝis 1971, senvaloriĝis pro monoreformo (malaperigo de ŝilingo, reorganizo laŭ la dekuma sistemo [5]).

Unu el la koncernitaj poŝtvagonoj estas konservata de Nene Valley Railway, ankaŭ la lokomotivo kun numero D326 (serio 40) famiĝis, tamen ĝi poste estis implikita en kelkaj severaj incidentoj. [mankas fonto]

Libroj, filmoj, kantoj[redakti | redakti fonton]

Juna Horst Tappert ludis la ruzan ĝentlemanon kaj famiĝis per tiu rolo en 1965. Nur poste li ŝanĝis la flankon kaj iĝis Inspektoro Derrick.

La rabado trovis grandan publikan atenton, ĝi estis temo de pluraj libroj, filmoj kaj kantoj. Jam en 1965 germana televido montris tripartan filmon Die Gentlemen bitten zur Kasse (La ĝentlemanoj petas pagon), kiu atingis rekordan spektantaron.

En 1978 la malarestitaj poŝtrabistoj vendis sian rakonton al eldonejo, kaj aŭtoro Piers Paul Read verkis The Train Robbers. La rabistoj asertas, ke ODESSA, organizaĵo de iamaj SS-anoj, financis la rabadon, evidente nur por pli spektakle surmerkatigi la libron, ĉar jam antaŭ la apero de la libro ili reprenis la aserton kiel "libere elpensitan".

La historio de Ronald "Buster" Edwards, kiu fuĝis al Meksiko sed poste kapitulacis, estis materialo por filmo Buster kun Phil Collins (1988). Liberiĝinte li iĝis florvendisto ĉe stacidomo Waterloo Station. Li mortigis sin en 1994.

Du el la rabistoj mem verkis libron: Ronnie Biggs (Odd Man Out, 1994) kaj Bruce Reynolds (Autobiography of a Thief, 1995). Ili detale priskribis la rabadon, sed zorge evitis malkaŝi iujn ne jam konatajn detalojn aŭ nomojn.

Listo de publikaĵoj:

Libroj

  • 1965 – The Robbers' Tale – libro de Peta Fordham. Published by Hodder & Stoughton, London 1965.
  • 1978 – The Train Robbers, libro de Piers Paul Read laŭ la detala rakonto de sep tiam elarestigitaj rabistoj.
  • 1994 – Odd Man Out: My Life on the Loose and the Truth About the Great Train Robbery, aŭtobiografio de Ronald Biggs.
  • 1995 – Crossing the Line: The Autobiography of a Thief – aŭtobiografio de Bruce Reynolds

Filmoj

Kantoj

  • 1978 – No One Is Innocent kaj Belsen was A Gas), du kantoj de Sex Pistols kun Ronald Biggs kantanta
  • 1971 – Usona rokbando, Mountain, registris la kanton "The Great Train Robbery" en sia albumo Nantucket Sleighride, ĉ. 1971.
  • 2005 – Brita grupo, Alabama 3, registris dediĉe al Bruce Reynolds kanton pri la rabado, 'Have You Seen Bruce Richard Reynolds', en sia albumo Outlaw.

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Klariga noto: Fervojaj signaloj estas protektitaj kontraŭ neaŭtentikigita manipulado. La banditoj ŝanĝis la antaŭsignalon ĉe Sears Crossing kaj ĉe la ĉefsignalo kovris la verdan lumon (= libera veturado) per ganto, kaj lumigis la ruĝan (= haltu) per provizore konektita 6-volta baterio.
  2. en – British Transport Police The Great Train Robbery, publikigita je 25-a de julio 2007
  3. en – Ronald Biggs & the Great Train Robbery[rompita ligilo] de Patrick Bellamy, publikigata de Crime Library, 25-a de julio 2007
  4. intervjuo de/en germana kanalo ProSieben "Galileo Mystery" je 23-a de marto 2007, 22:20 h
  5. en – en:Decimal Day la anglalingva paĝo montras la efektivigitajn ŝanĝojn

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]