Grava Birda Areo Murray-Sunset, Hattah kaj Annuello

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Purple-gaped Honeyeater perched on a branch
Tiu GBA estas grava loko por la Purpurbuŝa likenostomo

La Grava Birda Areo Murray-Sunset, Hattah kaj Annuello aŭ en angla Murray-Sunset, Hattah and Annuello Important Bird Area enhavas areon de 7004 km2 el malia habitato en la regiono Malio de nordokcidenta Viktorio, Aŭstralio.

Birdoj[redakti | redakti fonton]

Tiu loko estis identigita de BirdLife International kiel Grava Birda Areo (GBA) ĉar ĝi eltenas populaciojn de tutmonde minacataj birdospecioj kiaj Ocela nestamasulo, Nigrorela manorino kaj Malia emumaluro, krom Regenta papago kaj Purpurbuŝa likenostomo. Ĉe humidejoj de la lagoj Hattah estas foje grandaj nombroj de akvobirdoj,[1] kiaj Grizkapa grebo, Lentuganaso, Pacifika brovanaso, Gracia kreko, Aŭstralia merganaso, Zebranaso, Nigrafrunta karadrio kaj Aŭstralia pelikano.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. IBA: Murray-Sunset, Hattah and Annuello. Birdata. Birds Australia. Alirita 2011-08-25.
  2. BirdLife International. (2011). Important Bird Areas factsheet: Murray-Sunset, Hattah and Annuello. Downloaded from http://www.birdlife.org on 25/08/2011.

34°47′23″S 141°40′13″E  /  34.78972°S, 141.67028°O / -34.78972; 141.67028 (Grava Birda Areo Murray-Sunset, Hattah kaj Annuello)