Gravelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
gravelo estas rondkorna

Gravelo estas ofta loza sedimento. Ofte nefakuloj uzas la vorton gruzo sinonime al gravelo, sed gruzero ne estas rondkorna, sed havas pli aŭ malpli akrajn eĝojn.

Geoscienca Interligiteco[redakti | redakti fonton]

En la geologia senco gravelo estas minerala substanco el naturaj sedimentoj el fluantaj akvejoj (montorojo au rivero). Pro la transporto fare de akvo la eĝoj de la divergrandaj ŝtonetoj aŭ graveleroj estas forŝlifitaj. La ŝtonetoj estas rondecaj. La transporto en rojoj kaj riveretoj okazis kiel funda kargo. Pli grandaj kaj nur parte ŝlifitaj ŝtonoj nomiĝas ŝtonŝovitaĵo. Male al tio en la geologia senco lozsedimentoj el nerondaj kaj akre eĝaj formoj nomiĝas ŝtonrompitaĵo. Eble la vorto gruzo taŭgus.

Rande de glaĉero en la finmoreno la ŝtoneca materialo estas mikso interdiversformaj ŝtonoj, akraj ĝis rondaj. Sedimentoj el gravelo kaj gruzo povas plifirmigi dum la tempo. Tiam el la lozsedimento fariĝas firma sedimento aŭ konglomerato, aŭ, se en akvo solvitaj substanco kune kun fajnkorna materialo plenigas la interspacoj, estiĝis cementado]]. Se la ŝtonetoj, kiuj formas konglomeraton, estas grandparte akraj. Spertuloj parolas pri breĉio.

Teknika Interligiteco[redakti | redakti fonton]

En konstruteknika aŭ geoteknika senco gravelo estas grundo el lozaj ŝtonaĵoj. Gravelo nur estas difinita konstruteknike pere de la korngrandeco. Gravelo en la teknika senco povas enteni diversaj kornformoj (rondaj, akraj). Ŝtonetoj el artefarita proceso (en ŝtonrompinstalaĵo) ne estas gravelo, sed gruzo.

Klasifikado[redakti | redakti fonton]

Gravelo en geologio kaj geotekniko estas klasifikita laŭ granecklasoj aŭ korngrandeco krome oni distingas inter lavita kaj nelavita gravelo. La normo DIN 4022 distingas jenajn grandecklasojn laŭ la ekvivalentodiamatro:

gravelo (G/Gr) korngrandeco
malfajna gravelo (gG/CGr) 20,0–63,0 mm
mezfajna gravelo (mG/MGr) 6,3–20,0 mm
fajna grvelo (fG/FGr) 2,0–6,3 mm

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • D. Vollenschaar (Hrsg.), Reinhard Wendehorst: Baustoffkunde. 26. Auflage. Vincentz, Hannover 2004, ISBN 3-87870-778-9.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]