Grbavica (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grbavica
filmo
Originala titolo Grbavica
Produktadlando  Bosnio kaj Hercegovino
 Aŭstrio
 Germanio
 Kroatio
Originala lingvo bosna
Kina aperdato 2006
Daŭro 90 minutoj
Kameraado Christine A. Maier
Reĝisoro(j) Jasmila Žbanić
Produktisto(j) Tatjana Aćimović • Barbara Albert
Scenaro Jasmila Žbanić
Loko de rakonto Sarajevo
Produktinta firmao coop99 
Deblokada 
noirfilm 
Jadran Film
Honorigoj Ora Urso
IMDb
vdr

Grbavica - bosne, en germana kaj itala titoloj nomita La sekreto de Esma, en franca titolo Sarajevo, mia amo - estas bosnia kineja filmo el la jaro 2006. Ĝin realigis la reĝisorino Jasmila Žbanić. Temas - resume - pri la bosnia virino Esma, kiu kun sia 12-jara filino Sara vivas en la urboparto Grbavica de Sarajevo. La patro, diras Esma, mortis en la Bosnia Milito. Por ne pagi la plenan prezon de lerneja ferio, Sara devas pruvi ke la patro estis milita heroo. Sed la patrino ne povas organizi la pruvilon kaj ŝajne kaŝas ion de la filino. Sara do kun samaĝa amiko enketas kaj trovas la ŝokan informon ke la patrino estis inter la sennombraj viktimoj de sistemaj seksperfortoj dum la milito, kaj Sara estas rezulto de tia perfortiĝo. La patrino dum ĉiuj 12 jaroj kaŝis tiun sekreton, ŝirite inter la angora memoro pri la seksperfortoj kaj la amo pri la filino - ambaŭ nun devas adaptiĝi vivi kun la amara vero.

La filmo en la Berlina Internacia Film-Festivalo Berlinale en 2006 gajnis la kino-premion Ora Urso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]