Gregory Scott Aldering
Gregory Scott Aldering | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de decembro 1960 (63-jaraĝa) |
Loĝloko | Berkeley |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Masaĉuseca Instituto de Teknologio |
Okupo | |
Okupo | astronomo |
Verkoj | malkovrinto de asteroidoj |
Asteroidoj malkovritaj : 4 | |
---|---|
(9004) 1982 UZ2 | 22-a de oktobro 1982 |
(17398) 1982 UR2 | 20-a de oktobro 1982 |
(19951) 1982 UW2 | 20-a de oktobro 1982 |
(100001) 1982 UC3 | 20-a de oktobro 1982 |
Gregory Scott ALDERING (naskiĝis 16-a de decembro 1960), ankaŭ nomita Greg Aldering estas usona astronomo. Li laboras en la Lawrence Berkeley National Laboratory de la Universitato de Kalifornio.
Dum sia studado en Midland (Miĉigano), li estis fervora amatora astronomo kaj montris apartan kapablon por sciencaj esploroj en siaj studoj pri variantaj steloj. Poste li interesiĝis pri kosmologio, inkludante la mezuron de la kosmologiaj parametroj kaj esplorojn pri la eco de la malluma energio kaj la grandskala disdono de la materio en la universo.
Liaj esploroj pri kosmologio koncentriĝas pri la la uzo de supernovaoj de tipo Ia kiel iloj por determini la kosmologiajn parametrojn, per sia partopreno en la Supernova Cosmology Project. Li estas en la 2010-aj jaroj la ĉefa enketisto de la eksperimento Nearby Supernova Factory,[1] kaj estas ankaŭ kun-enketisto en la Supernova/Acceleration Probe aŭ SNAP,[2] esploro, kiu celas determini la akcelon de la universa ekspansio.
Dum lia lernado ĉe la Masaĉuseca Instituto de Teknologio (1979-1983), li malkovris kelkajn asteroidojn. Li ĝis nun klasifikis ĉirkaŭ 266 supernovaojn kaj estas unu el la kun-malkovrintoj de la SN 2002bk[3]
La asteroido 26533 Aldering[4] estis nomita en lia honoro.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The Nearby Supernova Factory, oficiala paĝaro Arkivigite je 2006-11-27 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- ↑ SuperNova Acceleration Probe, oficiala paĝaro (angle)
- ↑ Supernova 2002bk en anonima galaksio, el telegramo IAUC 7842 de IAU (angle)
- ↑ JPL Small-Body Database Browser : 26533 Aldering (2000 CG108) (angle)