Grek-katolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Vaja)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco
religia konstruaĵo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Vaja
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
paroĥo en Nagydobos
Arkitektura priskribo
Konstruado 19992002
Specifo
Konstrumaterialo masonaĵo
Ligiloj
Adreso 4562 Vaja, Lahner u. 41.
vdr

La grek-katolika preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco, hungare Szent Kereszt felmagasztalása estas sakrala konstruaĵo en urbo Vaja (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La katolikoj konstruis novan kirkon en 1988, kiun ankaŭ la grek-katolikoj uzis. Tamen en la sekva jardeko la grek-katolikoj aĉetis konvenan areon por havi propran kirkon. Ĝi estis konstruita inter 1999-2002.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La simpla preĝejo situas en neĉirkaŭita korto, kie ankaŭ krucifikso estas videbla. La konstruaĵo formas L-majusklon. La [[fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iomete reliefas. La enirejo troviĝas en la turmezo malsupre, sed antaŭe ligna malferma porĉo (kvazaŭ pluvŝirmilo) reliefas. La navo, kiu estas la pli longa alo de "L", havas fenestrojn. La turpinto estas piramideca, la turo havas 2 tre malgrandajn rondfenestrojn. La alia alo kliniĝas dekstren, kie estas videblaj aparta enirejo kaj kutimaj fenestroj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.