Saltu al enhavo

Grek-katolika preĝejo Sankta Elija (Demecser)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grek-katolika paroĥa preĝejo profeto sankta Elija
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Demecser
Bazaj informoj
Religio kristanismo
provinco Szabolcs-Szatmár-Bereg
Dato de konsekro 1991
Konsekrinto Szilárd Keresztes
Arkitektura priskribo
Konstruado 1990
Specifo
Ligiloj
vdr

La grek-katolika paroĥa preĝejo profeto sankta Elija (origine hungare Szent Illés próféta-templom) estas eklezia konstruaĵo en urbo Demecser (Hungario).

Iu loĝanto donacis parcelon por konstrui kapelon en 1987. Post 3 jaroj jam estis preta la kirko kaj estis konsekrita en 1991 fare de Szilárd Keresztes. Tiam kaj pli frue la grekkatolikoj apartenis al paroĥo de Nyírtass. En 1992 Demecser estis levita paroĥo kun 3 filioj. Kampanilo estis konstruita en 2007.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas en korto, maldekstre troviĝas la menciita kampanilo, dekstre ŝtona kruco. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, kiu komenciĝas kun antaŭĉambro. La plej supre simbola turo (ornamaĵo) estas videbla. Depost la navo supozeble la pastra loĝejo troviĝas. Interne la ikonostazo kun 28 bildoj estis kreita en 1997. La unua bildo prezentas Sanktan Antonion.

Kermeso okazas en la 20-an de julio.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.