Gretchen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gretchen
Persona informo
Naskonomo Maria Odete Brito de Miranda Marques
Aliaj nomoj Gretchen
Naskiĝo 29-an de majo 1959 (1959-05-29) (64-jaraĝa)
en Rio-de-Ĵanejro
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Frat(in)o Sula Miranda
Infano Thammy Miranda
Parencoj Bia Miranda
Okupo
Okupo aktorokantisto • pornografia aktoro
TTT
Retejo http://www.gretchen.com.br
vdr

Gretchen, artistnomo de Maria Odete BRITO de MIRANDA, (naskiĝis en Rio de Janeiro la 29-an de majo 1959) estas brazila kantistino kaj dancistino, kiu jam akiris tri orajn diskojn kaj du platenajn, pro muzikaĵoj kiuj skuis kaj frenezigis ŝatantojn en kaj ekster Brazilo en la komenco de la 1980-aj jaroj, kiel Dance With Me, Freak Le Boom Boom, Conga, Conga Conga, Melô do Piripiri kaj aliaj. Ŝi estas konata kiel "Reĝino de la Pugo".

El la naŭ gramofondiskoj kaj el la kvar KDoj registritaj de ŝi, vendiĝis pli ol kvin milionoj da ekzempleroj en Brazilo kaj pli ol du milionoj en Argentino nur de la albumo My Name is Gretchen.

Ŝia nova verko, la KD La Pasión, estas konsiderata kiel la plej bona de ŝia kariero. La perfektan produktadon subskribis la bonreputacia Márcio Vip Antonucci (respondeca pri la freŝa sukcesaĵo A Discoteca do Chacrinha), kun aranĝoj tre bone ellaboritaj kaj plenumitaj de la anoj de grupo Roupa Nova kaj la partopreno pli ol speciala de Edson Cordeiro.

Ŝi partoprenis multajn filmojn, inkluzive pornografiajn.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]