Griethausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Griethausen
Katolika preĝejo Sankta Marteno

Griethausen, fiŝkaptista vilaĝo situanta tuj ĉe iama maŝo de la Rejno, estas parto de la urbo Kleve (Germanujo). En Griethausen vivas laŭ indikoj de la urbo Kleve 1.335 loĝantoj sur areo de 152 hektaroj. La 1-an de julio 1969 Griethausen fariĝis urboparto de Kleve.[1]

Geografie la teritorio apartenas al la regiono Malsupra Rejno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La katolika preĝejo Sankta Martino estas origine trinava malfrugotika brikdomo de la malfrua 14-a jarcento, al kiu en 1433 estis aldonata norda flanknavo; ankaŭ la turo ja tiutempe ekestis. Dum novgotika riparo en 1850 la preĝejo ricevis krome sudan flanknavon. Vidinda estas en ĝi la gotika tabernaklodometo dek du metrojn alta el sabloŝtono el la jaro 1490.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Martin Bünermann: Die Gemeinden des ersten Neugliederungsprogramms in Nordrhein-Westfalen. Deutscher Gemeindeverlag, Kolonjo 1970, p. 80.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.8219444444446.1652777777778