Grimselpasejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Grimsel-Pasejo)
Grimselpasejo
Rigardo al la gastejo sur la pasejkulmino
montpasejo
Alteco 2165 m
Geografia situo CH1903: 668858 / 157041 (mapo)46.5611111111118.3366666666667Koordinatoj: 46° 34′ N, 8° 20′ O; CH1903: 668858 / 157041 (mapo)
Grimselpasejo (Kantono Berno)
Grimselpasejo (Kantono Berno)
DEC
Grimselpasejo
Grimselpasejo
Situo de Grimselpasejo
Grimselpasejo (Svislando)
Grimselpasejo (Svislando)
DEC
Grimselpasejo
Grimselpasejo
Situo de Grimselpasejo
Map
Grimselpasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter AroRejno - Rodano
Ligas Innertkirchen kaj Gletsch
Infrastrukturo pasejvojo, poŝtaŭto, hotelo
vdr

Grimsel estas montpasejo en la Alpoj en Svislando. Ĝi ligas la Gletsch en Kantono Valezo kaj Innertkirchen en Kantono Berno. La pasejkulmino situas sur alteco de 2165 m s.m. kaj estas akvodislimo inter Norda Maro kaj Mediteraneo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La Grimselpasejo estis jam uzita en la antikva epoko de keltoj kaj romianoj, kiel multnombraj trovitaj objektoj pruvas. En la 19-a jarcento estis konstruita la moderna altalpa ŝoseo, kiu estas malfermita por la motortrafiko dum somero.

Priskribo de la vojo[redakti | redakti fonton]

Sudflanko[redakti | redakti fonton]

En sudo la pasejŝoseo komenciĝas en Oberwald (komunumo Obergoms) unue kune kun la aliro al la Furkopasejo. En Gletsch, kiu situas ĉe la arbarolimo sur alteco de 1759 m s.m. sube de la Rodan-Glaĉero la pasejvojoj al Furko kaj al Grimsel disiĝas. La Furkoŝoseo pludaŭras en la direkto de la Rodanvalo orienten, dum la Grimselŝoseo nun turniĝas norden.

Pasejkulmino[redakti | redakti fonton]

La pasejkulimno
Rigardo de la Grimselpasejkulmino norden

Sur la pasejkulmino je 2156 m s.m. troviĝas tri hoteloj kaj malgranda lageto. Je la norda flanko de la pasejkulmino situas kvar baraĵlagoj, kiuj nutras la elektrocentralojn de Kraftwerke Oberhasli AG, kies ĉefaj klientoj estas la urboj Bazelo, Berno kaj Zuriko. La lagojn nutras la elfluoj de la Ar-Glaĉeroj.

Nordflanko[redakti | redakti fonton]

Irante de sudo norden oni post la pasejkulmino preterpasas la menciitajn lagojn (Grimsel-Lago, Oberaar-Lago (kiu situas iom flanke de la pasejŝoseo), Räterichsboden-Lago kaj Toten-Lago). Post pluraj tuneloj kaj kurbiĝoj oni reatingas la arbarolimon. Sub la arbarlimo en Handegg estas la valhaltejo de la funikularo al Gelmerlago. Temas pri la plej dekliva funikularo de la mondo. Post pliaj 6 km sekvas la vilaĝo Guttanen, de kie estas 9 km ĝis Innertkirchen, kie troviĝas la finhaltejo de la Meiringen-Innertkirchen-Fervojo. En Innertkirchen la Grimselpasejŝoseo kuniĝas kun la Sustenpasejvojo. La kunigita pasejŝoseo preterpasas la Aroravinon kaj finiĝas en Meiringen.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]