Grisén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grisén
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50297
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 646  (2023) [+]
Loĝdenso 136 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 45′ N, 1° 10′ U (mapo)41.7443055-1.1641743Koordinatoj: 41° 45′ N, 1° 10′ U (mapo) [+]
Alto 250 m [+]
Areo 4,751731 km² (47 5.1 731 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grisén (Provinco Zaragozo)
Grisén (Provinco Zaragozo)
DEC
Grisén
Grisén
Situo de Grisén
Grisén (Hispanio)
Grisén (Hispanio)
DEC
Grisén
Grisén
Situo de Grisén

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grisén [+]
vdr

Grisén [griSEN] estas municipo de Hispanio, en la suda parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Grisén estas municipa teritorio en la suda parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion oriente de Pedrola kaj sude de Figueruelas, sude de meandroj de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo, kaj sur la maldekstra bordo de la rivero Jalón. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.

La loĝloko Grisén mem estas je 30 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 249 msm ĉe la rivero Ebro. La loĝloko estas sude de la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiu konektas inter tute apuda Alagón oriente, Gallur nordokcidente kaj Utebo sudoriente.

Historio[redakti | redakti fonton]

La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero la plej granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610.

Grisén demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Grisén oni malaltiĝis el 723 loĝantoj en 1950 ĝis 470 loĝantoj en 2001, sed en la 21-a jarcento pro altiro de alilokaj almigrantoj, bona ekonomio, kaj proksimeco de la grandurbo Zaragozo, por kiu ĝi utilas kiel dormurbo, oni plialtiĝis ĝis nunaj 623 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en apuda Figueruelas. En Grisén estas fervoja stacio.

Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Marteno, la ermitejo de Sankta Mikaelo, la muregoj (18-a jarcento, sur kiuj nun iras la Imperia Kanalo de Aragono), la trajnstacio (1863), kaj naturaj lokoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]