Grisel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grisel
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50513
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 93  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 52′ N, 1° 44′ U (mapo)41.870833333333-1.7283333333333Koordinatoj: 41° 52′ N, 1° 44′ U (mapo) [+]
Alto 625 m [+]
Areo 14,506965 km² ( 145 0.6 965 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Grisel (Provinco Zaragozo)
Grisel (Provinco Zaragozo)
DEC
Grisel
Grisel
Situo de Grisel
Grisel (Hispanio)
Grisel (Hispanio)
DEC
Grisel
Grisel
Situo de Grisel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Grisel [+]
vdr

Grisel [griSEL] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Tarazona y el Moncayo kies ĉefurbo estas Tarazona, en la okcidento de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono).

Geografio[redakti | redakti fonton]

Panoramo kaj Tarazona fone.

Grisel estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Tarazona y el Moncayo, kie ĝi okupas malgrandan teritorion sude de tiu multe pli granda de Tarazona.

La loĝloko Grisel mem estas je 80 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo, je 5 km de Tarazona, komarka ĉefurbo. Ĝi estas sur 625 msm, alirebla nur el Tarazona.

Historio[redakti | redakti fonton]

La kastelo.
Tipa pintokabano.

La araboj okupis la lokon dum jarcentoj. La konkero de Tarazona fare de Alfonso la 1-a en 1119 sugestas, ke plej verŝajne ankaŭ Los Fayos estis konkerita de kristanoj samjare. La loĝantaro post la kristana konkero restis grandparte de mudeĥaroj kaj poste de moriskoj, kies forpelo rezultos en enorma demografia kaj ekonomia krizo. En 1610 la islamdevena loĝantaro estis definitive forpelita, kio rezultis en la forigo de centoj da moriskoj el la valo, nome ekonomia kaj demografia krizo, kaj ĝi ne rekuperiĝis de tio ĝis la 18-a aŭ 19-a jarcentoj. Grisel demografie kreskiĝis nur ekde la dua duono de la 19-a jarcento, sed poste tamen preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Grisel oni malaltiĝis ĝis nunaj 82 loĝantoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (olivarboj, migdalarboj, fruktoĝardenoj kaj cerealoj) brutobredado (ŝafoj), kaj sekva nutrindustrio (vino, oleo), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Estas ventogeneratoroj kaj rearbarigo.

Inter vidindaĵoj menciindas la mudeĥarstila preĝejo de la 16-a jarcento; kastelo; ermitejo de Samangos; ŝtonaj pintokabanoj; kaj kalkoŝtona abismo Puto de Aines.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]