Grolsch

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La nova bierfarejo en Boekelo
Grolsch-botelo kun krampfermilo

Koninklijke Grolsch N.V. estas nederlanda bierfarejo kun sidejo en Boekelo apud Enschede. De origino la firmao estas Groenlo (Grolle/Grol) Kaj pro tio ĝi havas sian nomon. Pro kreskanta mendado oni malfermis novan bierfarejon en Enschede. Post la eksplodo de la stokejo de piroteknikaĵoj, kiu estis en la najbareco, la bierfarejo translokiĝis al Boekelo kaj oni fermis tiun en Groenlo. Ekde 1615 oni faris ĉe Grolsch bieron. La fondinto de la firmao estis Willem Neerfeldt.

La nunaj bieroj:

  • Premium Pilsner (Pilsena biero)
  • Premium 2.5 (2,5% da alkoholo)
  • Lemon 2.5 (Limonadobiero)
  • Special Malt (Maltobiero senalkohola)
  • Oud Bruin (dolĉa malhela biero)
  • Het Kanon (tre forta biero kun 11,6% da alkoholo)
  • Lentebok (Printempa Bokbiero)
  • Herfstbok (Aŭtuna Bokbiero)
  • Noaber (=> Najbaro 6,0% da alkoholo)

Ĝi (ankoraŭ) estas la nura nederlanda biero kiu estas farata laŭ la germana leĝo de pureco. Grolsch plejmulte estas vendata en boteloj kun speciala krampfermilo. Entute la bierfarejo eksportas la bieron al pli ol 50 landoj.

Retejoj