Grupo CJ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grupo CJ
konglomerita firmao vd
Dum 1953 - nekonata/nuntempe
Jura formo akcia kompanio
Fondintoj Lin Run vd
Sidejo Seulo
Lando Sud-Koreio
ISIN-kodo KR7001040005
Posedataj kompanioj Netmarble • Tous les Jours • CGV Cinemas Indonesia • CJ CGV • CJ ENM Entertainment Division • Q16160624 vd
TTT Oficiala retejo
vdr

Grupo CJ (angle CJ Corporation; koree 씨제이㈜) estas sudkorea konzerno, bazita en Seulo [1].

La Grupo CJ konsistas el multaj firmaoj, ĉiu el kiuj traktas malsamajn kampojn, kiel ekzemple: manĝaĵo, apoteko, bioteknologio, distro, amaskomunikilaro, butikumado kaj loĝistiko. CJ estis origine parto de la sudkorea Samsung Group ĝis ĝi estis disigita de ĝi en la 1990-aj jaroj.

CJ estas akronimo por la vorto "Cheil Jedang" (hangul: 천이 제당) kiu en la korea signifas: "La unua sukerproduktanto", ĉar kiam la firmao estis fondita en 1953 tio estis ĝia nura agadkampo, tial ĝia nomo.

CJ CGV[redakti | redakti fonton]

CJ CGV ( Hangul: 씨제이 씨지브이) estas la plej granda kinejo ĉeno en Sud-Koreio kun filioj en Ĉinio, Indonezio, Mjanmao, Turkio, Vjetnamio, kaj Usono. Ĝi ankaŭ estas la kvina plej granda kinejĉeno en la mondo.

Aktuale en 2017, CJ funkciigas ĉirkaŭ 3,412 kinejojn en ĉirkaŭ 455 malsamaj lokoj disigitaj trans 7 landoj ĉirkaŭ la mondo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. History – About CJ – CJ For Better Life. english.cj.net. Arkivita el la originalo je 2014-02-17. Alirita 2014-01-11.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Oficiala retejo