Gubernio Dhi Kar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
gubernio Dhi Kar
محافظة ذي قار

gubernio de Irako
Bazaj informoj
Ĉefurbo Nasirija
Areo 12 900 km²
ISO-kodo IQ-DQ
vdr

La gubernio Dhi Kar (arabe محافظة ذي قار, latinliterigo laŭ DMG Muḥāfaẓat Ḏī Qār) estas unu el sume 18 gubernioj de la ŝtato Irako. Laŭ takso pri la jaro 2003 ĝi havis 1 454 200 loĝantojn. Administra centro estas la urbo Nasirija. La teritorio kovras areon de 12 900 kvadrataj kilometroj. La gubernio troveblas en la pleja nordo de la lando.

La gubernio konsistas el la sekvaj 5distriktoj:

  • Ĥubajŝ (aŭ al-Ĥubajŝ)
  • Nasirija
  • Rifa'i (aŭ ar-Rifa'i)
  • Ŝatra (aŭ aŝ-Ŝatra)
  • Suk (aŭ aŝ-Ŝujuĥ)

La 15-an de oktobro 2005, el 463 710 balotrajtaj gubernianoj 97,15 procentaĵoj voĉdonis favore de la nova ŝtata konstitucio.