Guillén de Castro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Guillén de Castro
Persona informo
Guillén de Castro
Naskonomo Guillén de Castro y Bellvís
Naskiĝo 14-an de novembro 1569 (1569-11-14)
en Valencio
Morto 28-an de julio 1631 (1631-07-28) (61-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispanakataluna vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Subskribo Guillén de Castro
Profesio
Okupo dramaturgoverkisto vd
Verkado
Verkoj Las mocedades del Cid vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Guillén de Castro y Bellvís (Valencio, 4-a de novembro 1569Madrido, 28-a de julio 1631), en valencia Guillem de Castro, estis hispana dramaturgo, konsiderata la plej grava de la valencia skolo de fino de la 16-a jarcento kaj unu de la plej ŝlosilaj verkistoj de la lopa nova komedio, disvolvigita el apero en la teatro de la Hispana ora epoko de la komedia stilo de Lope de Vega.

Kalkulante liajn publikigitajn komediojn — totale 26 — kaj tiujn kiujn oni atribuas al li, oni konservas de tiu aŭtoro ĉirkaŭ 35 dramajn verkojn. Lia famo rilatas ĉefe al sia verko Las mocedades del Cid (verkita inter 1605 kaj 1615), bazita sur la ciklo de romancoj pri Cido, kiu estis imitita de Pierre Corneille en Le Cid (1636).

Li estis kapitano de marborda polico (kontraŭ nordafrikaj piratoj). Malfeliĉa gedzeco influis en similaj situacioj de liaj teatraĵoj. Ekde 1606 li plenumis altajn postenojn en la aragona regno de Suda Italio. En 1609 li revenis al Valencio, kie malsaniĝis por tri jaroj. Poste li partoprenis tie en akademiaj kaj teatraj etosoj. En 1619 li translokiĝis al Madrido por partopreni en la teatra ĉefurba etoso.

Publikigitaj komedioj[redakti | redakti fonton]

  • El amor constante (1596-99)
  • El caballero bobo (1595-1604, prob. a. de 1599)
  • Dido y Eneas (a. de 1599)
  • El desengaño dichoso (ĉ. 1599)
  • El nacimiento de Montesinos (1595-1602, prob. ĉ. 1599)
  • El conde Alarcos (ĉ. 1600-1602)
  • Los malcasados de Valencia (a. de 1608, 1595?-1604?)
  • La humildad soberbia (a. de 1605, 1595?-1605?)
  • El curioso impertinente (ĉ. 1606)
  • Don Quijote de la Mancha (ĉ. 1606)
  • El Conde de Irlos (1605-1608)
  • Progne y Filomena (1608?-1612?)
  • La verdad averiguada y engañoso casamiento (1608?-1612?)
  • La fuerza de la sangre (1613-1614)
  • El perfecto caballero (1610?-1615?)
  • El Narciso en su opinión (1612?-1615?)
  • Las mocedades del Cid. Comedia primera (1605-1615)
  • Las mocedades del Cid. Comedia segunda (1605-1615), konata kiel Las hazañas del Cid
  • La fuerza de la costumbre (1610?-20?)
  • Los enemigos hermanos (1615?-1620?)
  • La justicia en la piedad (1615?-1620?)
  • El mejor esposo San José (1617-1620?)
  • El vicio en los extremos (1623)
  • Cuánto se estima el honor (1622?-24)
  • Engañarse engañando (1622?-1624)
  • El pretender con pobreza (1622?-1624)


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guillén de Castro en la hispana Vikipedio.