Gulnora Karimova
Aspekto
Gulnora Islomovna KARIMOVA (ruse Гульнара Исламовна Каримова, do Gulnara Islamovna Karimova, naskiĝis la 8‑an de julio 1972) estas filino de prezidento Islom Karimov de Uzbekio. Ŝi laboras kiel konsilisto por la uzbeka ambasadoro en Rusio. Ŝi ankaŭ okupiĝas pri komercaj, biznisaj aferoj (senkabla telefona sistemo, cement-produktado, noktaj kluboj k.a.).
Karimova estas ĝenerale nepopulara en Uzbekio pro la supozitaj koruptaj aferoj, eluzo de la patra, familia tropotenco en la lando.