Gumpilko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gumpilkoj en diversaj grandoj, koloroj kaj formoj
Moviĝo de flumo

Gumpilko (ankaŭ resalta pilko, potenca pilkoekstra pilko) estas nomo por ĉiuj pilkoj, kiuj pli frue estis produktitaj el gumo kaj nuntempe ĉefe estas farataj el plasta maso. Ĝi estas populara polibutadiena kaŭĉuka ludilpilko, kiu resaltas proporcie al la kvanto de forto uzita, kiam ĵetita al malmola surfaco. La unua tia pilko estis la proprieta Ekstra Pilko. La Ĉiela Pilko estas ekzemplo de alia resalta pilko. Resaltaj pilkoj ofte povas resalti super tri etaĝojn alte kaj ankaŭ povas esti ĵetitaj kontraŭ muro kaj kaptitaj kiam resaltantaj reen.[1]

En kelkaj landoj, ekzemple Usono kaj Danio, ili estas ofte vendataj de pograndaj vendmaŝinoj por 25 cendoj aŭ pli.

Termino[redakti | redakti fonton]

La esprimo „flumo“ estas vortokunfando kaj devenas de filmo de Walt-Disney kun la germanlingva titolo „Der fliegende Pauker“ (angle The Absent Minded Professor, 1961). En ĝi inventis de Fred MacMurray ludata profesoro „miraklan“ guman miksaĵon, kiu povas fari mirigajn aferojn. Ĉi tiun inventaĵon li nomis „flubber“, kuntiraĵo de la angla „flying rubber“ kiel vorto por la etaj pilkoj kun diametro de 2 ĝis 6 cm. En la germana voĉaktorado estiĝis el ĉi tiu „flying rubber“ nun ĝuste tradukite „fliegender Gummi“ (fluganta gumo), kuntirita al „Flummi“. En pli posta refilmado kontraŭe ĉi tiu vorta kreaĵo jam esti tiel enradikiĝinta en la ĝeneralan lingvouzon, ke por doni altiran filmtitolon, tial la filmtitolo „Flubber“ ĉe la voĉaktorado restis netradukita.

Historio[redakti | redakti fonton]

La resalta pilko estis inventita de Kalifornia apotekisto nomita Norman Stingley. En 1965, Stingley elspezis sian liberan tempon eksperimentanta kun kaŭĉuko. Li kunpremis diversajn pecetojn de sinteza kaŭĉuko kune sub proksimume 241,31650526088 bar[2] (3500 funtoj de premo por kvadrata colo). La rezulto estis kunpremita kaŭĉuka pilko kun ekstrema fortikeco kaj alta resalto.[3]

Patento[redakti | redakti fonton]

Uzo[redakti | redakti fonton]

De infanoj gumpilkoj estas kutime uzataj por ĵetado kontraŭ firmaj obstakloj. Ĉe tio rezultiĝas interesaj konstelacioj el saltoforto kiel sekvo de la elasteco kaj ŝanĝo de la angula movokvanto ĉe ĉiu kontakto. Krome grandaj gumpilkoj (diametro ekde proksimume 7 cm) estas uzataj dum ĵonglado super la grundo.

Krome[redakti | redakti fonton]

Sony saltigis en la jaro 2005 250.000 flumiojn laŭ la stratoj de San Francisco, por varbi per la video por la „Sony Bravia“-televidiloj.[4]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Frauenfelder, Mark; Sinclair, Carla; Branwyn, Gareth; Kreth, Will (Editors). (1995). "The Happy Mutant Handbook: Mischievous Fun for Higher Primates". New York, Riverhead Books (Penguin Group). ISBN 1-57322-502-9, p. 134-136

Referenco[redakti | redakti fonton]

  1. Magical LED Bouncing Ball. Kawai. Alirita 25-a de Decembro 2012 (en angla vikipedio).[rompita ligilo]
  2. Kalkulilo de psi al bar
  3. http://bestballgames.wordpress.com/
  4. Youtube-Video

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]