Gustaf Dalén
Gustaf Dalén | |
---|---|
Nobel-premiito | |
sveda fizikisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-a de novembro 1869 en Stenstorp, Svedio |
Morto | 9-a de decembro 1937 en Stokholmo, Svedio |
Tombo | Lidingö kyrkogård |
Lingvoj | sveda • angla |
Loĝloko | Svedio |
Ŝtataneco | Svedio |
Alma mater | Teknologia Universitato de Ĉalmers |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Anders Johansson |
Frat(in)o | Albin Dalén |
Edz(in)o | Elma Persson |
Okupo | |
Okupo | fizikisto • inĝeniero • inventisto • entreprenisto • komerca estro • kemiisto • industriisto |
Nils Gustaf DALÉN (30-an de novembro 1869, Stenstorp, Svedio – 9-an de decembro 1937, Stokholmo) estis Nobel-premiito pri fiziko en 1912. Li ricevis la distingon pro aŭtomata solventilo (sunventilo), kiu reguligis per sunlumo la lumfonton funkciantan per gas-flamo: la ventilo fermas la flamon ĉe sunleviĝo (aŭrore) kaj ĉe krepusko aŭ en mallumeto malfermas tion. La inventaĵo baldaŭ disvastiĝis: oni uzis ĝin en aŭtomate funkciantaj lumturoj kaj buoj (naĝobareloj).
Dalén iĝis ĉefinĝeniero en gasfabriko, produktanta acetilenan gason. Li iĝis en 1909 afergvidanto kaj malkovris la materialon “agamassan”, kiu absorbas la acetilenon. Post tio, oni povis verŝi grandvolumenon el gaso en ŝtalbotelojn, sen eksploda danĝero.
Dalén blindiĝis dum eksperimento en 1913-ban, sed ĝismorte daŭrigis la esplorojn.