Saltu al enhavo

Gustav Meyrink

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gustav MEYRINK [gustaf majrink], realnome: Gustav MEYER (naskiĝis la 19-an de januaro, 1868, mortis la 4-an de decembro, 1932) estis aŭstra verkisto kaj tradukisto.

Naskiĝinte en Vieno, li laboris dum kelkaj jaroj kiel bankisto en Prago. Ekde 1903 li agis kiel ĉefredaktoro ĉe la Viena satira revuo Der liebe Augustin, krome li kontribuis al la revuo Simplicissimus. Ekde 1907 li loĝis en Munkeno kaj ekde 1911 en Starnberg, Bavario. En la jaro 1927 li konvertiĝis de la protestantismo al la budhismo. Li mortis en Starnberg.

La verkaro de Meyrink konsistas el satiraĵoj kontraŭ la filistraro siatempa kaj el fantasto. Krome li tradukis verkojn de Charles Dickens kaj Rudyard Kipling.

Listo de verkoj

  • Der heiße Soldat (rakonto, 1903)
  • Wachsfigurenkabinett (rakontoj, 1907)
  • Der Sanitätsrat (komedio, 1912)
  • Des deutschen Spießers Wunderhorn (satiraj noveloj, 1913)
  • Der Golem (romano, 1915)
  • Das grüne Gesicht (romano, 1917)
  • Walpurgisnacht (romano, 1917)
  • Der weiße Dominikaner (romano, 1921)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke http://lib.ru/INPROZ/MAJRINK greke http://www.fantasticfiction.co.uk/authors/Gustav_Meyrink.htm greke http://reference.allrefer.com/encyclopedia/M/Meyrink.html greke http://literaturnetz.org/autoren/gustav_meyrink