Gutado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gutado ĉe fragaj folioj.
Gutado ĉe ekvizeto, kun flava sterkomuŝo.

Gutado estas botanika termino, kiu priskribas la ellason de akvo en fluidaj gutoj ĉe plantoj kaj fungoj. Kelkaj plantoj povas ellasi el sia planta korpo akvon en formo de fluantaj gutoj. Por la sana vivo de la planto estas necesa, ke akvo estu transportata de la radiko al la folioj ankaŭ dum periodoj kiam la aero ĉirkaŭ la planto estas satigita per akvo kaj la akvotransporto ĉesiĝus. Samtempe la transporto de nutroelementoj ankaŭ ĉesus kaj tio kaŭzus mankon de vivnecesaj nutr-elementoj.

Proceso[redakti | redakti fonton]

La gutado povas okazi ĉe vaskulaj plantoj ĉefe dum la nokto, kiam ĝenerale ne okazas transpirado, ĉar la planto tenis siajn stomojn fermataj kaj la radikpremo premas la akvon el la hidatodoj (specialaj stomoj) ĉe la folirandaj dentetoj aŭ folipintoj). Alia ebleco estas, ke la grundo estas tre humida kaj pli varma ol la aero kaj krome estas alta aerhumideco kaj tial la akvopotencialo de la aero estas malalta por akcepti plian akvon. Sub tiuj kondiĉoj kompleta transpirado ne eblas.

Ĉe fungoj la akvo estas ellasata trans la ĉeloj de la micelo.[1]

Kemia konsisto[redakti | redakti fonton]

La gutada fluidaĵo povas enhavu multajn organikajn kaj neorganikajn substancojn, ĉefe sukero, krome mineralojn (i.a. natrio).[2] Ankaŭ akvosolveblaj plantprotekiloj estas ellasataj kun la gutoj de la gutado.[3]

Post la sekigado restas blanka restaĵo sur la flolia surfaco.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • SCHUBERT, S.: Pflanzenernährung. Eugen Ulmer KG, Stuttgart 2006, ISBN 978-3-8252-2802-6.
  • Kadereit. J.W. k.a.: Straßburger Lehrbuch der Pflanzenwissenschaften, eldonejo Springer spektrum, Berlin, Heidelberg, 37a eldono, 2014, p. 360.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Weiler, Elmar; Lutz Nover (2008): Allgemeine und molekulare Botanik, Thieme Verlag. Seite 246
  2. (Marto 1966) “Composition of Guttation Fluid from Rye, Wheat, and Barley Seedlings”, Plant Physiology 41 (3), p. 373–375. doi:10.1104/pp.41.3.373. Alirita 2006-10-31.. 
  3. Translocation of Neonicotinoid Insecticides from Coated Seeds to Seedling Guttation Drops