Avokada kaĉo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gvakamolo)
Avokada kaĉo.

Avokada kaĉogvakamolo estas nordamerika manĝaĵo tradicie farita el maturaj avokadoj. Kun avokadoj estas miksitaj ordinare limea suko kaj salo. Aliaj versioj havas ankaŭ koriandron, tomatojn, kuminon, ajlon, kaj aliajn spicojn. Manĝantoj tipe manĝas avokadkaĉon sur maizoĉipsoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Post hispanaj konkerantoj renkontis aztekojn en nuna Meksiko en la 16a jarcento, ili enkondukis avokadan kaĉon en Eŭropon, kie ĝi populariĝis.

En la navatla lingvo, parolita en Prameksiko, oni nomis ĉi tiun manĝaĵon āhuacamolli, de āhuacatl (="avokado") kaj molli (="saŭco"). Internacie, la hispana vorto guacamole (pr. gŭakamOle) estas sufiĉe vaste uzata pli malpli senŝanĝe, kiel evidentigas la diverslingvaj vikipedioj.

En Usono, la 16-a de septembro estas agnoskita kiel "Tutlanda Tago de Avokadkaĉo." La sama tago estas la nacia sendependectago de Meksiko. Komitato nomata The Hass Avocado Board deklaras ke la 14-a de novembro estas "Tutlanda Tago de Pika Avokadkaĉo."

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]