Gvatturo de Wehnde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gvatturo de Wehnde
konstruaĵo
Lando Germanio vd
Situo
Geografia situo 51° 28′ 30″ N, 10° 18′ 39″ O (mapo)51.47493888888910.3108Koordinatoj: 51° 28′ 30″ N, 10° 18′ 39″ O (mapo)
Gvatturo de Wehnde (Turingio)
Gvatturo de Wehnde (Turingio)
DEC
Gvatturo de Wehnde
Gvatturo de Wehnde
Lokigo de Turingio en Germanio
Situo de Gvatturo de Wehnde
Map
Gvatturo de Wehnde
vdr

La Gvatturo de Wehnden (germane Wehnder Warte) troviĝas iomete antaŭ Tastungen, en la direkto de Wehnde, Germanio. La interno de ĝi estas ankaŭ interne vizitebla de ĉiuj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Tiu ĉi gvatturo estis parto da altkvalita inform- kaj sekurigsistemo, kio videblas pro sia elstara situo surmonteta. Ĝi konstruitis verŝajne en la 2-a duono de la 15-a jarcento (ne ekzistas skribaj mencioj pri konkreta dato estiĝa nek pri la nomo de la konstruinto). Ĝia dua nomo "Feuerhakenwarte" (fajrohoka gvatejo) rilatas al signo de forna skrapilo sur sabloŝtonero; nuntempe ĝi ornamas la turon. La signo estis parto de la dinastia blazono de la Wintzingerod-anoj kiuj ekde 1448 posedis sole Kastelon Bodenstein kaj al kies posedo apartenis ankaŭ la vilaĝoj Tastungen kaj Wehnde. Laŭ fakula opinio tiu ĉi gvatejo nur post 1448 estiĝis kun apogado de la konsilantaro de Duderstadt. En 1481 dungitis la unua konstanta gvatisto.

En 1920 instalitis sur ĝi fare de grafo Adolf Ernst von Wintzigenrode-Knorr meteologia stacio kiu ĝis la Dua mondmilito servis por observado vetera. Pro kunlaboro kun ŝtataj prusiaj institucioj (Preußisches Meteorologisches Institut Berlin/Flugwetterdienst) tiu ĉi meteologioberservejo aperis eĉ sur la oficiala prusia vetermapo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]