Gvidŝovitaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gvidŝovitaĵo en la geologio nomiĝas la de glaĉeroj transportitaj ŝovitaĵoj, por kiuj indikeblas mallarĝe limigita originregiono, tiel ke oni povas ekkoni la fluovojon de antaŭaj glaĉeroj kaj enlandglaciaj amasoj.

Tipaj gvidŝovitaĵoj por la norda Mezeŭropo estas la rombaj porfiroj originaj el Skandinavio, kies limigita originregiono situas ĉirkaŭ Oslo, aŭ la Aland-apakivo, kiu estis transportita for de la Alandinsuloj en la Balta Maro al Mezeŭropo.

Konata gvidŝovitaĵo origina el la Alpoj estas la juliopaseja granito. Origina de la Juliopasejo, tiu granito estis transportita de la Rejn- kaj Eno-glaĉeroj, kiuj dum la glaciepoko granddistance forŝoviĝis, ĝis en la Antaŭalpojn.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Redaktion Schweizer Lexikon, Gletscherkommission der Schweizerischen Akademie der Naturwissenschaften (Hrsg.): Gletscher, Schnee und Eis. Verlag Schweizer Lexikon Mengis+Ziehr, Horw/Luzern 1993, ISBN 3-9520144-2-7