Gvidlibro de Internacia Korespondado por Esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Gvidlibro de Internacia Korespondado por Esperantistoj
Gvidlibro de Internacia Korespondado por Esperantistoj
Gvidlibro de Internacia Korespondado por Esperantistoj
Aŭtoro Kikusima Kazuko
Eldonjaro 1989
Urbo Tojonako
Eldoninto Japana Esperanta Librokooperativo
Paĝoj 168
vdr

Gvidlibro de Internacia Korespondado por Esperantistoj estas libro fare de Krizantemo (Kikusima Kazuko), eldonita en 1989 de la Japana Esperanta Librokooperativo. Ĝi celas helpi kaj konsili tiujn kiuj korespondas Esperante kun alilandanoj.

La verkinto konstatis ke en Esperantujo, speciale en Japanujo, tre oftas kaj furoras intensa longedaŭra internacia korespondado.

Enhavo de la libro[redakti | redakti fonton]

Korespondu ĉiuj Esperantistoj[redakti | redakti fonton]

  1. Por kio ni korespondu?
  2. Kiel trovi korespondanton?
  3. Kun kiu? Kun kiom?
  4. Kia estu letero de korespondpeto?
  5. Kion enhavu la unua letero?

Letero en Esperanto estu libera je ĉio[redakti | redakti fonton]

  1. "Valoro de letero" ekzistas en ĝia enhavo sed ne en formulo nek en aspekto.
  2. Kiel komenci? Kiel fini?
  3. Kion skribi konkrete?
  4. Leteri kaj saluti laŭ kies kulturo?
  5. La formuloj de leteroj oficialeca kaj afereca.
  6. "Internacia enketo".
  7. Leteroj ne ordigitaj egalas rubaĵon.

Kiel utiligi korespondadon en lingvolernado?[redakti | redakti fonton]

  1. Verku leteron per via lingvoscio per via propra diktado.
  2. Utiligante progreson de via lingvoscio korektu per via mano.
  3. Multkvante verku per samtempa tradukado.

Interesiĝu pri la regularo de internacia poŝto[redakti | redakti fonton]

  1. Lingvo kaj literaro de la internacia poŝto.
  2. Specoj, kondiĉoj, pakado kaj indiko de ordinaraj poŝtaĵoj.
  3. Alispecaj internaciaj poŝtaĵoj.
  4. Specialaj traktoj kaj iliaj indikoj sur internacia poŝtaĵo.
  5. Lingvo por skribi en etikedo kaj formulaĵoj.
  6. Kondiĉoj de regulformata internacia poŝtaĵo.
  7. Sendokosto de internacia poŝtaĵo.
  8. Poŝtmarko kaj Internacia Respond-kupono.
  9. Komplete fermeblaj kaj ne-fermeblaj postaĵoj.
  10. Postaĵoj meteblaj en stratan poŝtkeston kaj sendeblaj nur de poŝtoficejo.
  11. Limo de grando kaj pezo de poŝtaĵoj.
  12. Internacia monsendo per poŝto.

Estas aldonita tabelo pri la latinlitera ortografio de la japana lingvo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]