Gyárfás Oláh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

OLÁH Gyárfás [pr. ola: dja:rfa:ŝ] estas rumanuja hungara vestfasonisto naskiĝinta en Miercurea Ciuc la 22-an de junio 1975.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Gyárfás Oláh finis siajn mezlernejajn studojn en Liceo de Muziko kaj Arto Nagy István de Miercurea Ciuc en la fako de pentrado sub direkto de pentristo Árpád Márton. Poste li studis inter 1996 kaj 2001 en la Okcidenta Universitato de Temeŝvaro, kie liaj profesorinoj estis Magda Zimán kaj Elena Tulcan. Kiel stipendiulo li studis poste en la tekstilfako de la Industriarta Universitato Moholy-Nagy László en Budapeŝto en la klaso de Katalin Sárváry. En 2006 li fondis kune kun aliaj kvin gekunuloj (Rita, Dragoş, Ioana, Maria, Erika) la markon Rozalb de Mura[1] en Bukareŝto, kie estas iliaj vendejo. Li laboras en Miercurea Ciuc.

Premioj, distingoj[redakti | redakti fonton]

  • 2006 - Grandpremio de Erste Bank (Kontakt Erste Bank Award) pro la plej bona dizajnisto el Mezo kaj Orienta Eŭropo, Vieno;
  • 2008 - Modisto de jaro 2008-a en la Moda semajno de Londono.

Modfestivaloj[redakti | redakti fonton]

  • 2004 Design May, Berlino;
  • 2002 Iaşi Rumanuja Moda Semajno;
  • 2002 Juna dizajnisto Bukareŝto;
  • 2001 Iaşi, Rumanuja Moda Semajno;
  • 1999 Modtagoj de Bukareŝto.

Fonto[redakti | redakti fonton]