György Dobronoki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Dobronoki
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1588 (1588-03-02)
Morto 11-an de majo 1649 (1649-05-11) (61-jaraĝa)
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio
Okupo
Okupo pastro
vdr

György Dobronoki [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Dobronoki György estis hungara pastro, monaĥo, profesoro, instruisto.

György Dobronoki [1] naskiĝis la 2-an de marto 1588 en Hungara reĝlando en Dobronok (nuntempa Dobrovnik en Slovenio). Li mortis la 11-an de majo 1649 en Nagyszombat (nuntempa Trnava en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Dobronoki aliĝis al la jezuitoj en 1610. Li akiris filozofian (komprenu sciencajn) kaj teologian diplomojn, poste li instruis en lernejoj. Ekde 1627 li estis rektoro en diversaj jezuitaj monaĥaj lernejoj. En la fruaj 1630-aj jaroj li apartenis al la fondintoj de la Jezuita Universitato de Nagyszombat. Li estis ties unua rektoro en la studjaro 1635, poste denove en 1644 [2].

Elektitaj kontribuoj (ĉiuj manuskriptoj)[redakti | redakti fonton]

  • Historia de ingessu S. J. in Austriam et Hungariam
  • Historia S. J. Hungariae et Transsylvaniae
  • Historia collegii Soproniensis
  • Elogium breue Petri Pazmani, Ephemerides seu diarii eventus collegii et academiae societatis Jesu Tyrnaviensis... (1636)

Fontoj[redakti | redakti fonton]