Dobrovnik

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Municipo Dobrovnik en Slovenio
Lago de Dobrovnik

Dobrovnik, hungare Dobronak estas vilaĝo kaj samtempe municipo en Slovenio, en provinco Prekmurje, en statistika subregiono Podravska.

Administre apartenas al Dobrovnik ankoraŭ 2 vilaĝoj. En la vilaĝo ankaŭ la hungara lingvo estas oficiala.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Dobrovnik situas sur mildaj deklivoj, laŭ la hungara landlimo, laŭ flankovojoj. Murska Sobota troviĝas 20, Lendava 13 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1322, en 1334 la komunumo havis preĝejon, en 1389 ricevis la rangon kampurbo. Antaŭ la turkaj atakoj la urbeto estis pli granda, ol Lendava. Brikofarejo ekfunkciis ekde 1911. En 1910 loĝis tie 1478 da homoj, plejparte hungaroj, ankaŭ nun. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zala (reĝa departemento), al distrikto de Alsólendva, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj. En 1922 segila uzino, en 1935 vaporomuelejo ekfunkciis. Oni disdonis parcelojn el la grandbieno, sed la hungaroj ricevis nenion. En 1941 la Germana regno okupis la regionon, poste transdonis ĝin al Hungario, tial la vilaĝo ĝis 1945 estis parto de Hungario. En 1983 kulturdomo konstruiĝis.

En la vilaĝo dulingva lernejo funkcias.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famuloj[redakti | redakti fonton]

En la iama Dobronak naskiĝis hungara jezuito, unua rektoro de Reĝa Universitato de Nagyszombat György Dobronoki.