György Endresz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Endresz
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1893 (1893-01-06)
en Periam
Morto 21-an de majo 1932 (1932-05-21) (39-jaraĝa)
en Romo
Mortokialo aviadila akcidento
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo piloto
vdr

ENDRESZ György (endres) estis hungara aviadisto naskita en Perjámos la 6-an de januaro 1893 kaj mortinta en Latina (malnova nomo Littoria) la 21-an de majo 1932.

Kariero[redakti | redakti fonton]

György Endresz partoprenis en la unua mondmilito kiel bivaka aviadisto kaj ricevis plurajn distingojn. Post la milito li estis aviadisto de la Magyar Aero Express, poste de la germanaj uzinoj Junkers, pli poste instruistoficiro de la Magyar Aero Szövetség. Oni petis lin gvidaviadisto por la transoceanflugo en 1930. La aviadilo nomumita „Justice for Hungary” (Justeco por Hungario) la 16-an de julio 1931 dum 25 horoj 40 minutoj el Harbour Grace tra la Oceano Atlantiko flugis ĝis Bicske sen surteriĝo (lia navigaciisto estis Sándor Magyar). Ili ricevis per la flugo la dekmildolaran premion de lordo Rothermere. La 21-an de majo 1932 li flugis kun la navigaciisto Gyula Bitai al kongreso de oceanaviadistoj de Romo kaj la aviadilo kraŝis en la flugkampo de Littoria. Ili ambaŭ mortis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Magyar Életrajzi Lexikon