György Filep
György Filep [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Filep György estis hungara kemiisto pri grundoj, universitata instruisto.
György Filep [1] naskiĝis la 29-an de majo 1932 en Császló, li mortis la 21-an de aprilo 2003 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Filep akiris pedagogian diplomon en 1954 en Universitato Lajos Kossuth, poste inĝenieran diplomon en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Inter 1954-1962 li laboris en agrikultura instituto en Debrecen, poste en simila instituto en Nyíregyháza. Li kandidatiĝis en 1967, li doktoriĝis en 1980 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Inter 1970-1973 li estis institutestro en la unue menciita instituto, poste li ekinstruis en universitato en Debrecen. Baldaŭ li estis profesoro kaj katedrestro. Li ricevis premiojn inter 1989-2002.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Talajkémia (1985)
- Soil Chemistry. Processes and Constituents (1999)
- Talajtan (1999) - kunlaboranto