György Kanyurszky
György Kanyurszky | |
---|---|
György Kanyurszky en 1902 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 10-an de marto 1853 en Nemesmilitics (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | la 23-an de majo 1920 en Visegrád (Hungara reĝlando) |
Lingvoj | persa • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | katolika sacerdoto • orientalisto |
György Kanyurszky [djordj kanjurski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kanyurszky György estis hungara katolika pastro, altlerneja instruisto, orientalisto.
György Kanyurszky[1] naskiĝis la 10-an de marto 1853 en Nemesmilitics (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Svetozar Mileticj (Sombor) en Serbio), li mortis la 23-an de majo 1920 en Visegrád.
Biografio[redakti | redakti fonton]
György Kanyurszky lernis en Kalocsa, kie li ankaŭ pastriĝis en 1875. Poste li studis teologion en Vieno kaj en 1877 li doktoriĝis. Inter 1878-1882 li instruis en seminario de Kalocsa, samtempe li estis predikisto de Ĉefkatedralo Ĉieliro de Maria (Kalocsa). Li instruis orientajn lingvojn en Reĝa Universitato de Budapeŝto en rango eksterordinara profesoro (1982-1986), pli poste ordinara profesoro. Li pensiuliĝis en 1914.
Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]
- A horebi bálvány. Polemikus értekezés. Beke és Voltaire sat. ellen. (1881)
- Maszkil sirjed-hidhüth. Örömköltemények. Ének Rudolf és Stephania ő fenségeik egybekelése alkalmából és tiszteletökre írta Wolf József kalocsai rabbi. Birálja... (1881)
- A klasszikus arab nyelvtan kézikönyve. Iskolai és magánhasználatra. (1882, 2013)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo K, poste serĉu la nomon)