György Klimó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Klimó [djordj klimO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Klimó György estis hungara pastro, episkopo, kanoniko, mecenato.

Blazono de György Klimó

György Klimó [1] naskiĝis la 4-an de aprilo 1710 en Hungara reĝlando en Lopassó (nuntempa Dolný Lopašov en Slovakio). Li mortis la 2-an de majo 1777 en Pécs.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Klimó devenis el servutula familio. Li lernis en Pozsony, Buda, Nagyszombat. Li pastriĝis en 1733, poste li eklaboris en Vágújhely, post iom da tempo li estis ĉefepikopa sekretario en Kalocsa. Liaj baldaŭaj titoloj aŭ postenoj estis:

  • en 1740 kanoniko en Pozsony, en la sekva jaro en Esztergom
  • en 1747 eklezia posteno en Vieno
  • en 1751 episkopo de Pécs, samtempe departementestro
  • en 1755 titulara ĉefepiskopo de Pécs.

Li konstruis 70 vilaĝajn kirkojn, 15 mil volumojn li donacis al la episkopa biblioteko (krome li faris publika la bibliotekon), li establis presejon kaj observatorion, li pligrandigis la episkopan palacon.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]