György Ruzitska

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

RUZITSKA György (ruziĉka) estis hungara komponisto, helpekzercisto kaj pedagogo naskita en Vieno en 1789 kaj mortinta en Koloĵvaro la 2-an de decembro 1869.

György Ruzitska

Biografio[redakti | redakti fonton]

La patro de György Ruzitska estis kortega muzikisto en Vieno. Li venis Transilvanujon en 1810 kaj li estis komence ĉedoma muzikinstruisto, ekde 1819 li translokiĝis al Kolozsvár, kie li estis helpekzercisto. Mallongtempe li estis kapelestro de Kolozsvári Nemzeti Színház. Inter 1835–37 li estis direktoro de la Új Muzsikai Társaság. En 1837 oni reorganizis laŭ liaj principoj la Musicai Conservatórium, kies li estis ĝis sia morto instruisto kaj direktoro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Egy erdélyi muzsikus vallomásai, aŭtobiografio, Erdélyi Ritkaságok, 3. sz, 1940).

Komponaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyar nyitány (ĉirkaŭ 1820);
  • Alonso (opera, 1826 – 27);
  • Requiem (1829);
  • Talpra magyar (ĥoro-orkestro, 1848);
  • Te Deum (1850);
  • d-moll szimfónia;
  • Introduttion et Variations sur un thème hongrois, por violonĉelo).

Fonto[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.