György Szent-Iványi
Etoso
György Szent-Iványi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szent-Iványi György |
Naskiĝo | la 18-an de novembro 1909 en Körmöcbánya |
Morto | la 22-an de marto 1971 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, felszámolták |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1934) |
Okupo | |
Okupo | surveyor (en) |
György Szent-Iványi [djord sent-ivAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szent-Iványi György estis hungara inĝeniero pri geodezio.
György Szent-Iványi [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1909 en Hungara reĝlando en Körmöcbánya (nuntempa Kremnica en Slovakio). Li mortis la 22-an de marto 1971 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]György Szent-Iványi akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato palatino József en 1934. En 1939 li eklaboris en ŝtata laborejo, kie oni okupiĝis pri geodezio. En 1951 li estis nomumita vicfirmaestro, poste ĉefinĝeniero. En 1958 li estis translokita al la ŝtata kartografia oficejo, kie li gvidis mezuradajn laborojn de la ĉefurbo kaj pluraj hungaraj urboj.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Városok felmérése és térképezése (1961)
- Földméréstan (1969)
- Geodéziai kézikönyv (1977) - kun aliaj