Gyula Balassa

El Vikipedio, la libera enciklopedio

BALASSA Gyula (pro. balaŝa) estis hungara juristo, tutlanta policĉefkapitano naskita en Bánffyhunyad la 3-an de aŭgusto 1903 kaj mortinta en Bp. la 6-an de aprilo 1974.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Balassa doktoriĝis pri ŝtatscienco en 1937 en Universitato Erzsébet. En 1945–46 li estis ano de la Socialdemokrata Partio kaj departementestro de la departementoj Nógrád – Hont, inter 1946–50 en rango de vicgeneralo li fariĝis tutlanda ĉefpopolkapitano. En 1950 oni arestis kaj malliberigis lin (ĝis 1955); post sia rehonorigo (1956) de 1957 ĝis 1966 li estis ministerloktenanto kiel gvidinto de la Országos Erdészeti Főigazgatóság. Li estis prezidanto de la Dunakanyar Intéző Bizottsága. Li direktis la evoluigon de la parkarbaroj de Pilis kaj de Danubo-kurbo. Al lia nomo ligiĝas la fondado de la Edukhejmo Arbarista. Lia agado orientiĝis al arbarkulturado kaj sovaĝbestmastrumado.

Fonto[redakti | redakti fonton]