Gyula Grasselly

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

Gyula Grasselly [djula graŝeli], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Grasselly Gyula estis hungara biokemiisto, mineralogo, geokemiisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1982).

Gyula Grasselly naskiĝis la 4-an de julio 1920 en Szeged. Li mortis la 13-an de novembro 1991 en Szeged.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Grasselly frekventis universitaton en sia naskiĝurbo, dume li lernis ankaŭ en Berlino dum duonjaro. En 1944 li eklaboris en universitato de Szeged, iom poste li soldatiĝis, poste li estis militkaptito. En 1946 li revenis por instrui al la universitato, kie li estis katedrestro inter 1968-1986. En 1959 li doktoriĝis. Li okupiĝis precipe pri manganoercoj kaj pri naftoj. Li emeritiĝis en 1990.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Ásvány- és ércelemzési módszerek (1953)
  • Kutatási irányok és eredmények a mangán geokémiájában (1977)
  • Geology and geochemistry of manganese (1980)
  • A geokémia alapjai (Fundamentoj de la geokemio) (1982)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu ĉi artikolo estas mallongigita tradukaĵo el hungarlingva Vikipedio, kie la fontoj estas listigitaj