Gyula Horváth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gyula Horváth
Horváth Gyula 1895-24.JPG
Persona informo
Naskiĝo 24-an de januaro 1843 (1843-01-24)
en Telechia
Morto 19-an de aŭgusto 1897 (1897-08-19) (54-jara)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara lingvo
Ŝtataneco Hungario
Profesio
Profesio ĵurnalistopolitikisto
Information icon.svg
vdr

HORVÁTH Gyula [horva:t] estis hungara publicisto, politikisto, registarkomisaro. Li naskiĝis en Orbaitelek la 24-an de januaro 1843 kaj mortis en Budapeŝto la 19-an de aŭgusto 1897.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Horváth, nagyváradi kaj teleki, studis en 1859 en universitato de Heidelberg, en 1860 li fariĝis ano de itala legio kaj estis plurfoje distingita de Garibaldi. En 1861 li faris vojaĝon, inter alie ankaŭ en Ateno. Reveninte en sian naskiĝlandon, li mastrumadis. De 1872 li estis landkunvena deputito, en 1889 mallongtempe vicprezidanto de la landkunveno. En 1891 li fondis la gazeton Magyar Hírlap. Post 1894 li estis unu el vicprezidantoj de EMGE.

Fonto[redakti | redakti fonton]

  • Hungara vikipedio