Gyula Markhot

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula Markhot [djula markot], laŭ hungarlingve kutima nomordo Markhot Gyula estis hungara politikisto, departementestro, bienulo. Lia familia nomvarianto estis Markhót, lia nobela antaŭnomo estis vittenci. Lia patro estis János Markhot.

Gyula Markhot en 1899

Gyula Markhot [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1857 en Hungara reĝlando en iama vilaĝo Nagyemőke [nadjemoke] (nuntempa urboparto de Nitro en Slovakio), li mortis la 9-an de aprilo 1918 en Nyitraivánka (nuntempa Ivanka pri Nitre en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Markhot post lernado (supozeble li havis juran diplomon) okupiĝis pri la familia bieno en Nyitraivánka ekde 1878. Post 2 jaroj li estis nomumita subnotario, baldaŭ li havis aliajn postenojn, ekzemple li estis urbestro en Érsekújvár. En 1895 li atingis la postenon ĉefnotario, post 2 jaroj subdepartementestro. Inter 1906 kaj 1908 li estis ĉefdepartementestro de Nyitra (historia departemento). Li havis edzinon, kiu neniam naskis.

Fontoj[redakti | redakti fonton]