Gyula Zolnai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

ZOLNAI Gyula estis hungara lingvisto, universitata profesoro, ano de MTA naskita la 3-an de decembro 1862 en Nagysomkút kaj mortinta la 24-an de decembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La mezlernejon Gyula Zolnai finis en Nagybánya kaj Satu Mare, pli poste unu jaron li estis teologo en Szatmár. En 1882 li venis Budapeŝton por studi lingvistikon. Ekde 1887 li instruis en Eger, inter 1888 kaj 1893 en Székesfehérvár, inter 1894 kaj 1906 en Budapeŝto. Ekde 1895 li estis privatprofesoro de Universitato de Budapeŝto. Li instruis hungaran lingvistikon kaj finnan-ugran komparan lingvosciencon ekde 1906 en Koloĵvaro, ekde 1918 en Pozsony, ekde 1921 en Pécs. Li pensiuliĝis en 1930. Inter 1898 kaj 1906 li gvidis la laborojn de la hungara akademia vortarego. Gyula Zolnai publikis ankaŭ poemojn kaj tradukaĵojn el finna lingvo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Szómagyarázatok. Budapest, 1890. (Kny. a Budenz-Albumból és M. Nyelvőrből.)
  • Mátyusföld nyelvjárása. Budapest, 1891.
  • Mondattani buvárlatok. Budapest, 1893. (Kny. a Nyelvt. Közl.-ből.)
  • Nyelvemlékeink a könyvnyomtatás koráig. Budapest, 1894.
  • Az új Nagy Szótár feladatáról. Budapest, 1899.
  • Magyar Oklevél-Szótár. Budapest, 1902-1906. (kun István Szamota )
  • Nyelvemlékeink a könyvnyomtatás koráig. Budapest, 1905.
  • A mondatátszövődés, 1926;
  • KIVI Elek, A pusztai vargáék, trad., 1929;
  • Idegen szavaink és a nyelvújítás, 1937.

Fonto[redakti | redakti fonton]