Béla Zolnai
Béla Zolnai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zolnai Béla Gábor Károly |
Naskiĝo | 10-an de marto 1890 en Székesfehérvár |
Morto | 26-an de majo 1969 (79-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara • germana • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Patro | Gyula Zolnai |
Frat(in)o | Klára Zolnai |
Okupo | |
Okupo | filologo • literaturhistoriisto • gramatikisto |
Béla Zolnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Zolnai Béla estis hungara literaturhistoriisto, estetikisto, tradukisto, profesoro, instruisto, membro (korespondanta en 1940, ordinara en 1948) de Hungara Scienca Akademio. Lia pseŭdonimo estis Garázda Péter.
Béla Zolnai [1] Arkivigite je 2014-03-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 10-an de marto 1890 en Székesfehérvár. Li mortis la 26-an de majo 1969 en Budapeŝto.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Béla Zolnai frekventis universitatojn en Budapeŝto, Parizo, Berlino. Inter 1914-1923 li instruis en gimnazio, poste en Universitato de Budapeŝto kaj universitatoj en Pécs kaj Szeged. Li amikiĝis en Szeged kun Gyula Juhász, baldaŭe li helpis al Miklós Radnóti kaj Antal Szerb. Inter 1927-1942 li redaktis literaturan revuon, kiun li mem fondis. Inter 1940-1945 li instruis en la tiam hungara Universitato Kolozsvár. Ekde 1948 li laboris en instituto en Budapeŝto. Post 2 jaroj li pensiuliĝis, sed en 1955 li doktoriĝis el literaturo. Li okupiĝis precipe pri stilistiko, franca kaj hungara literaturo, krome li partoprenis en redaktadoj de enciklopedioj. Li ricevis Honoran Legion, krome 2 hungarajn premiojn.
Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]
- Az idegen szavak (La fremdaj vortoj), 1922
- Irodalom és biedermeier 1935)
- II. Rákóczi Ferenc (Francisko Rákóczi la 2-a), 1942
- Nyelv és stílus (Lingvo kaj stilo), 1957
- Nyelv és hangulat 1964
Liaj tradukaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]
- Gustave Flaubert: Heródiás (novelo, 1920)
- Maurice Maeterlinck: Az eltemetett templom (eseoj, 1920)
- H. Bordeaux: Egy tisztességes asszony (romano, 1922)
Fontoj[redakti | redakti fonton]
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2014-03-03 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio