György Maróthi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Maróthi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1715 (1715-02-11)
en Debrecen
Morto 16-an de oktobro 1744 (1744-10-16) (29-jaraĝa)
en Debrecen
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo komponisto • muzikinstruisto • matematikisto • edukistoastronomo
vdr

György Maróthi [djordj marOti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Maróthi György estis hungara matematikisto, profesoro, korusestro.

György Maróthi [1] naskiĝis la 11-an de februaro 1715 en Debrecen. Li mortis la 16-an de oktobro 1744 en Debrecen.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Maróthi lernis en sia naskiĝurbo, poste li studis inter 1732 kaj 1738 en universitatoj de Bazelo, Zuriko, Berno, Groningen. Hejmenveninta li instruis en kolegio (komprenu altlernejo) de Debrecen, li faris moderna la instruadon laŭ la eksterlandaj spertoj. Ekde 1740 li gvidis ankaŭ la kolegian koruson. Li okupiĝis ankaŭ pri teorio de muziko, hungara faklingvo.

Pentraĵo pri György Maróthi
Poŝtmarko pri György Maróthi

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • A szent historiának summája… (1735, 1745, 1753, 1758, 1764) – tradukaĵo
  • Psalterium (1740) – lia aldonaĵo estas la unua hungarlingva muzikteoria verko
  • Arithmetica vagy Számvetésnek Mestersége (1743, 1763, 1782)
  • A’ ‘Soltároknak Négyes Notájik… (1743) - la unua hungara kvaralda psalmaro
  • Harmonikus Soltár avagy az éneklés mesterségéről (1756)
  • diversaj lernnolibroj kaj studoj pri la moderna instruado

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]