György Szondy (heroo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Szondy [djordj sondi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szondy György estis hungara heroo, oficiro. Lia familia nomvarianto estis Szondi. (inter la 2 nomoj la diferenco y montras nobelan devenon, sed mankas pruvoj pri nobeleco. Lia origina familia nomo estis Suhó.)

Skulptaĵo pri György Szondy en Budapeŝto
Mozaiko pri György Szondy en Budapeŝto

György Szondy [1] naskiĝis en 1504, li mortis la 9-an de julio 1552 en Fortikaĵo Drégely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Suhó lernis la skribadon-legadon, sed ĉefe la kutiman bataladon. En 1545 li estis nomumita fortikaĵestro de Drégely [drEgej]. En 1552 la turkoj okupis signifajn hungarajn fortikaĵojn, poste la armeo venis al Drégely kun 8000 soldatoj. Szondy havis nur 150 soldatojn kaj eĉ la fortikaĵo iomete estis ruina. Post tritaga kanonado la fortikaĵo plene ruiniĝis, Sekvis sturmo kaj ĉiuj defendistoj mortis. La turka armeestro konstatis la heroecon, tial Szondy estis solene entombigita.

La historio aperis en la hungara literaturo. Unue Sebestyén Tinódi verkis poemon, poste Ferenc Kölcsey, Gergely Czuczor, sed la plej konata estas de János Arany. Tiun poemon oni lernas ĉiuj hungaroj en la lernejo.

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]