Gergely Czuczor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gergely Czuczor
Persona informo
Naskonomo Czuczor István
Naskiĝo 17-an de decembro 1800 (1800-12-17)
en Andovce
Morto 9-an de septembro 1866 (1866-09-09) (65-jaraĝa)
en Peŝto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per ĥolero vd
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto • lingvistoverkisto vd
Verkado
Verkoj Q469376 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Gergely CZUCZOR [gergej cucor], hungare Czuczor Gergely estis hungara poeto, ordena pastro kaj lingvisto.

Gergely Czuczor

Li naskiĝis, kiel Czuczor István en la 17-an de decembro 1800 en Andód (nun Andovce en Slovakio). Li mortis en la 9-an de septembro 1866 en Pest (urbo). En la ordeno li prenis la nomon Gergely.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li frue lernis germane, latine, slovake kaj greke. En 1817 li aliĝis al benediktanoj en Pannonhalma, poste en Győr, fine en Pest. Ekde 1824 li instruis, kiel pastra instruisto. En la sama jaro li debutis, kiel poeto kun eposo Batalo de Augsburg kaj li amikiĝis kun Mihály Vörösmarty. En 1831 li estis ano de Hungara Scienca Akademio kaj li estis unu el la fondintoj de Societo Kisfaludy.

Dum la hungara liberecbatalo li verkis poemon Alarmo, poste pro tio li estis kondamnita al malliberejo 6 jarojn. Pro agado de akademianoj li estis pli frue libera.

Ankaŭ en la malliberejo li verkadis. La ĉefverko estas Vortaro de la Hungara Lingvo. Li estis membro de Societo Kisfaludy. En Győr li havas skulptaĵon antaŭ gimnazio nomata pri Czuczor.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Hungara Vikipedio
Skulptaĵo pri Gergely Czuczor kaj Ányos Jedlik