Gábor Kátai
Aspekto
Gábor Kátai | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de oktobro 1831 en Karcag |
Morto | 28-an de februaro 1878 (46-jaraĝa) en Kunszentmárton |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kuracisto |
Gábor Kátai [kAtai] (malofte Gábor Kátay), laŭ hungarlingve kutima nomordo Kátai Gábor estis hungara kuracisto, apotekisto. Gábor Kátai [1] naskiĝis la 4-an de oktobro 1831 en Karcag. Li mortis la 28-an de februaro 1878 en Kunszentmárton.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gábor Kátai eklaboris en la loka apoteko en 1845, post 3 jaroj li faris apotekan ekzamenon. Li akiris farmacian diplomon en 1851, medicinan diplomon en 1857 en Reĝa Universitato de Pest kaj en universitato de Vieno. En 1860 li estis nomumita departementa ĉefkuracisto. Dum epidemio pri ĥoleroj en 1873 en pluraj departementoj li aranĝis la medicinajn helpojn.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Gyógyszertani szemelvények (1857)
- Növénytan, különös tekintettel a gyógyszerismére (1865)
- Ismeretterjesztő az orvosi és természeti tudományok köréből (1874)